Grächen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grächen
Blazono de Grächen
Blazono de Grächen
Blazono de Grächen
Preĝejo de Grächen
Preĝejo de Grächen
Preĝejo de Grächen
komunumo en Svislando • senaŭta loko
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 11′ 49″ N 7° 50′ 31″ O / 46.19694 °N, 7.84194 °O / 46.19694; 7.84194 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 49″ N 7° 50′ 31″ O / 46.19694 °N, 7.84194 °O / 46.19694; 7.84194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1386
Areo 14,32 km²
Alteco 1619 m super marnivelo
Poŝtkodo 3925
Komunumkodo 6285
Mapo de Grächen
Mapo de Grächen
Situa mapo de Grächen
vdr

Grächen estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1386 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grächen situas sur montara teraso kiu situas inter la valoj de Matervispa kaj de Saaservispa alte super la valoj. La loko estas konsiderata la plej suna loko de Svislando. Pro ĝia sekeco la teritorio de la komunumo jam dum multaj jarcentoj estas akvigataj far akvokondukiloj, kiuj alkondukas la degelakvon de Ried-Glaĉero, kiu situas sude de la komunumo en la najbara komunumo Sankt Niklaus. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Grächen kaj Niedergrächen, kaj la setlejoj Bärgji, Bina, Egga kaj Hannigalp,[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,32 km², de kiuj 48,3% estas kovritaj de arbaro, 16,0% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grächen limas en nordo al Törbel, en nordoriento al Staldenried, en oriento al Eisten, en sudo kaj okcidento al Sankt Niklaus, kaj en nordokcidento al Embd.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La kantona ĉefvojo 213 en la Matervalo parto kondukas tra la komunuma teritorio laŭlonge de la sudokcidenta komunumlimo. Al la vilaĝo Grächen kondukas tamen kurboriĉa montarvojo, kiu komenciĝas ĉe la stacidomo de Sankt Niklaus. Pere de poŝtaŭtolinio al Sankt Niklaus la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De la vilaĝo Grächen aertelfero kondukas al la alpopaŝtejo Hannigalp. Dum vintro en Grächen funkcias diversaj skiliftoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie Grächen estas alpopaŝteja kamparkomunumo, kiu dum jarcentoj vivis de bovo- kaj ŝafobredado. La ĉefa enspezofonto de Grächen nuntempe tamen estas la turismo. Dum somero la regiono estas ŝatata por migrantoj, aparte allogaj la migrado estas laŭlonge de la akvokondukilo ĝis sub la lango de Ried-Glaĉero. Dum vintro Grächen estas ŝtata por skiado. En la komunumo funkcias 1 kabintelfero, 3 seĝtelferoj kaj 10 skiliftoj. La komunumo disponas pri plurcent hotellitoj, multnombraj feridomoj kun proksimume 5000 litoj kaj gruplokoj kun 500 litoj.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grächen datiĝas el la jaro 1210 kiel Grachan. En Grächen estis trovitaj diversaj objektoj el la bronzepoko kaj romia tombo. En la jaro 1433 estis en Grächen konstruita kapelo konsekrita al Sankta Jakobo, kiu estis abandonita post la konstruo de la preĝejo en la 17-a jarcento. En la jaro 1750 la paroĥo Grächen disiĝis de la paroĥo Stalden.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]