Graŭvako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graŭvako

Graŭvako estas grizverda malmola sedimenta petro, konsistanta el kvarco (50%), feldspato (25-50%), klorito (ĝis 6%) kaj glimofolietoj (4-20%). Krome povas enesti kvarcitaj, silikaj kaj argilskistaj fragmentoj. La strukturo povas esti konglomeraĵosimila ĝis preskaŭ fajnsabloŝtona.

En la regiono Oberbergisches Land en Germanio graŭvako estas la dominanta petro; tie en pasintaj tempoj ĝi estis multloke mineje ekspluatita, dum hodiaŭ nur malmultaj minejoj ankoraŭ estas aktivaj. Graŭvako en Germanio troviĝas ankaŭ en multaj lokoj de la regiono Lausitz. Ankaŭ la aŭstriaj Alpoj malgrandparte konsistas el graŭvako (Graŭvaka zono). Abundas graŭvako en Kimrio, suda Skotlando, en la montmasivo Longford en Irlando kaj en la Lagodistrikto en Anglio.

La antikvaj egiptoj uzis graŭvakon por skulpti kaj konstrui.

Graŭvako ĝenerale apartenas al paleozoikaj stratumoj.