Grażyna Sztark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grażyna Sztark
Persona informo
Naskiĝo la 17-an de decembro 1954
en Czaplinek
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Bałtycka Wyższa Szkoła Humanistyczna w Koszalinie vd
Partio Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto vd
Vicprezidantino de Pola Senato en la 7-a oficperiodo
Dum la 17-a de novembro 2010 – la 7-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grażyna Anna Sztark (naskiĝis la 17-an de decembro 1954 en Czaplinek) estas pola politikistino, municipanino, administraciistino, senatanino en la 7-a, 8-a kaj 9-a oficperiodoj, Vic-Prezidantino de Pola Senato dum la jaroj 2010 - 2011, kaj la anino de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1]) dum la jaroj 2012-2015.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fininte la fakan studadon en la jaro 2000, administracio en la Balta Humanisma Altlernejo en Koszalin, ŝi laboris en la Komerca Entrepreno de Leĝera Industrio en Koszalin.

Dum la 80-aj jaroj de la pasinta jc ŝi aktivis en la Sendependa Memstara Sindikato Solidareco / Solidarność kaj dum la jaroj 19901994 ŝi estis anino de la Urba Konsilantaro en Białogard. En ministra kabineto de Jerzy Buzek ŝi estis Vojevodino de la Koŝalina Vojevodio. Poste en la Vojevodia Laboroficejo ŝi laboris kiel la ĉefa specialisto en Szczecin. Dum la jaroj 1998 - 2002 ŝi estis anino de la Okcident-Pomeria Parlamento, kaj dum la kvar sekvontaj jaroj ŝi estis anino en la Konsilantaro de Distrikto Białogardzki. Ŝi estis ligita kun Balot-Aktivado de Solidareco (ŝi estis anino de la Socia Movado de la Balot-Aktivado de Solidareco), kaj poste ŝi estis la anino de la partio Civitana Platformo. En la jaro 2005 ŝi estis kandidatino por la Sejmo de la balotlisto de Civitana Platformo. En la jaro 2006 denove estis anino de la Pomeria Sejmeto kaj plenumis tiun funkcion ĝis la jaro 2007. Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2007 el la listo de Civitana Platformo ŝi eniris Polan Senaton de la 7-a oficperiodo, ricevante 92.881 da voĉoj (la balotregiono en Koszalin). La 17-an de novembro ŝi estis elektita la Vic-Prezidantino de Pola Senato. Same sukcese ŝi eniris la Senaton en la jaro 2011 el la unumandata balotregiono ricevante 44.974 da bolotvoĉoj. Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2015 el la listo de Civitana Platformo ŝi kandidatis al Pola Senato de la 9-a oficperiodo el la balotregiono en Koszalin - kaj ŝi estis elektita kiel senatanino en la unumandata balot-regiono [2].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2012 ŝi aliĝis al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, parlamentanino Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata profesoro, poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj. Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine (en la pola).

Vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]