Gracia kreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gracia kreko
Gracia kreko
Gracia kreko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. gracilis
Anas gracilis
(Buller, 1869)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gracia kreko, Anas gracilis estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj troviĝanta en malfermaj humidejoj de Novgvineo, Aŭstralio, Novzelando, Vanuatuo kaj Salomonoj.

Temas pri makulecbruna anaso kun blankaj kaj verdaj brilmarkoj en flugiloj (speguleto). La masklo kaj ino de Gracia kreko kunhavas la samajn kolorojn, kontraste al la rilata Helbruna kreko, kies masklo kaj ino estas rimarkinde diferencaj. La Gracia kreko havas preskaŭ identajn kolorojn al la ino de Helbruna kreko kaj la Gracia kreko povas esti distingata nur pro sia pli helkolora kolo kaj pli pala vizaĝo. Irisoj estas ruĝaj. Beko estas helgriza. Junuloj estas pli palaj ol plenkreskuloj, ĉefe ĉe kapo.

La Gracia kreko nestumas ĉe sia preferaraj fluakvaj lagoj kaj marĉoj, kutime surgrunde, sed ankaŭ en arbotruoj aŭ trunestoj de kunikloj.

Temas pri voĉema anaso, ĉefe nokte. La masklo elsendas mildan priip, kaj la ino havas laŭtan kvakadon.

La Gracia kreko estas gregema specio. En Aŭstralio ĝi estas nomadeca, rapide koloniiganta taŭgan habitaton sekve pluvon. En 1957, grandaj nombroj flugis el Aŭstralio, moviĝante al Novzelando por eviti sekegon.

Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Sunda kreko, kiel Anas gibberifrons gracilis.

Ĝi estas disvastigata tra sia granda teritorio, kaj tiele la Gracia kreko estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Ĝi estas ofte misidentigata por ino de Helbruna kreko, pro simila koloraro.

Stanthorpe, Suda Kvinslando, Aŭstralio


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]