Gracioj
La Gracioj (greke Χάριτες) estis diinoj, laŭ greka mitologio, kiuj prezidis la bankedojn, la dancon, kaj ĉiujn sociajn ĝuojn, kaj elegantajn artojn. Estis tri de ili. Iliaj nomoj estis Eŭfrozino (la ĝojeco), Aglajo (la heleco), kaj Talio (la florado). Ili estis servistinoj de Afrodito kaj dancistinoj de Olimpo.
En klasika Grekio, la nombro, funkcio kaj nomo de la gracioj tre variis. Homero citis nur unu Gracon, laŭ Beocio ili estis diinoj de vegetado, en antaŭklasika periodo, ili estis ankaŭ konfuzitaj kun Muzoj, ktp.
Vidu ankaŭ
- La Gracioj, nome pentraĵo de Rafaelo Sanzio.
- La tri Gracioj, nome pentraĵo de Petro Paŭlo Rubens.