Gradiento (matematiko)
El Vikipedio
En matematiko, gradiento de skalara kampo estas vektora kampo, kiu en ĉi punkto direktiĝas al la kurzo de la plej granda pligrandiĝo de la skalara kampo, kaj kies grandeco estas la rapideco de la pligrandiĝo.
Rapideco de pligrandiĝo de la skalara kampo en iu direkto povas esti kalkulita kiel skalara produto de la gradiento kaj unuobla vektoro en la direkto.
Enhavo |
[redakti] Interpretado de la gradiento
Konsideru ĉambron en kiu la temperaturo estas donita per skalara kampo φ, do je ĉiu punkto (x,y,z) la temperaturo estas φ(x,y,z). Alprenu ke la temperaturo ne ŝanĝiĝas kun tempo. Tiam, je ĉiu punkto en la ĉambro, la gradiento je la punkto estos montras la direkton en kiun iĝas pli varme plej rapide. La grandeco de la gradiento montras kiel rapide iĝas pli varme en ĉi tiu direkto.
Konsideri monteto kies alto je punkto (x, y) estas H(x, y). La gradiento de H je punkto estas direkte al la plej kruta inklino je la punkto. La grandeco de la gradiento montras kiel kruta la inklino estas.
[redakti] Formala difino
La gradiento de skalara funkcio f(x) estas skribata kiel
f
kie
(nabla operatoro) estas la vektora diferenciala operatoro. La gradiento de f(x) estas iam ankaŭ skribita kiel grad(f(x)).
En karteziaj koordinatoj en 2 dimensioj la esprimo estas
,
en 3 dimensioj la esprimo estas
,
kaj tiel plu en pli multaj dimensioj.
La rezulto estas invarianta sub ĉiuj turnoj de la koordinatosistemo, do sub transformoj per ĉiuj perpendikularaj matricoj. Ĉi tiel devas esti ĉar laŭ la senco gradiento ne dependas de koordinatosistemo uzata.
[redakti] Lineara proksimumigo de funkcio
Gradiento de funkcio f kun argumento en eŭklida spaco
kaj la rezulto en
en iu punkto x0 in
donas la plej bonan linearan proksimumigon de f ĉirkaŭ x0:
kie
estas gradiento de f en x0, kaj la punkto signifas skalaran produton en
. Ĉi tio estas du la unuaj eroj de vico de Taylor de f je x0.
[redakti] En polusaj koordinatosistemoj
kie θ estas la angulo de la abscisa akso kaj
- z estas koordinato koincidanta kun la kartezia.
kie θ estas la angulo de la abscisa akso kaj
- φ estas la zenita angulo.
[redakti] Propraĵoj
Estu c skalara konstanto, estu u kaj v skalaraj kampoj.
- grad c = 0
- grad (c u) = c grad u
- grad (u+v) = (grad u) + (grad v)
- grad (u v) = u (grad v) + v (grad u)
[redakti] Ekzemplo
La gradiento de la funkcio = 2x + 3y2 − sin(z) estas:





