Grafenschachen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grafenschachen [grafenŝaĥen], hungare Árokszállás [AroksAlAŝ] estas vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart.

Loko de Grafenschachen en Aŭstrio

Bazaj informoj

Situo

Grafenschachen troviĝas laŭ rojo, ĉe vojkruciĝo de 2 flankovojoj, ĉefvojo A2 (E59) preteriras.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko, bronzepoko kaj ferepoko. Ankaŭ romianoj havis tie vilaĝon. La unua mencio okazis en 1358 en formo "Grofunsah". En 1910 vivis tie 1163 homoj (1096 germanoj, 20 hungaroj, 7 slovakoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon Árokszállás apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Grafenschachen 1177 homoj (1146 germanoj, 8 hungaroj, 5 kroatoj, 4 ciganoj kaj aliaj).

Fontoj

  • germana Vikipedio
  • http/adatbazis.mtaki.com
  • http/maps.google.com