Grafika Centro Antverpeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grafika Centro Antverpeno (GCA) estis unu el la oficejoj de UEA en ĝia periodo de ekspansia politiko (1977-1989). La nomo GCA estis ideo de Victor Sadler, la tiama ĝenerala direktoro de UEA.

La ekesto de tiu centro fakte estis iom hazarda. En la domo de Paul Peeraerts, siatempe Drakenhoflaan 97 en Deurne, UEA instalis kompostilon. Per ĝi laboris pluraj volontuloj por helpi al la movado. Ĉar la laboro en la Centra Oficejo de UEA daŭre ampleksiĝadis (sen grandigo de la dungitaro), oni petis de Paul Peeraerts se eble plivastigi la reton de volontuloj en Antverpeno. Tio ĉi ŝajnis esti ebla, kondiĉe ke la laboro okazu ne plu en privata domo, sed en aparta oficejo. Tiun oficejon oni trovis en Arsenaalstraat 5 en Antverpeno. UEA luprenis ĝin kaj tien la kompostilo translokiĝis fine de 1977.

Akcepto okaze de la malfermo de GCA en 1977. Sur la foto Grégoire Maetens, Victor Sadler, Roger de Schepper, Manuel Halvelik kaj Paul Peeraerts.

Baldaŭ oni akiris pli da maŝinoj, kaj pli da kunlaborantoj. El la membroj de la grupo ni memoras la nomojn de fam. de Schepper, Gerd Jacques, Manuel Halvelik, Paul Peeraerts, Anne Tilmont, Gert Van Tongerloo, Bob Venhuizen kaj multajn aliajn hazardajn volontulojn. Ekde aprilo 1979 oni sukcesis dungi unu el la volontulojn, nome Paul Peeraerts, kiu iĝis direktoro. Ekde tiam la oficejo servis kaj kiel grafika centro de UEA, kaj kiel centra adreso de la movado en Flandrio. Fine de la sama jaro aldoniĝis ankoraŭ alia duontempa dungito, Gerd Jacques. Danke al financa subteno de la ŝtato, laboris ankaŭ dum pluraj jaroj aliaj oficistoj. En 1982 la Centro nombris 8 plentempajn deĵorantojn, kaj 2 parttempajn, kaj eĉ tiuj apenaŭ sukcesis daŭre majstri la senĉesan laboron. Por kiel eble plej multe ekspluati la kompostmaŝinojn, eĉ estis dungita persono por dumnokta laboro: Guido van Damme.

La 28an de decembro 1981, la Centro translokiĝis al Frankrijklei 140, kie Institucio Hodler el Nederlando estis aĉetinta prestiĝan domon. Tio ĉi ankoraŭ vigligis la aktivecon kaj GCA faris multe da komercaj aktivaĵoj por UEA. En tiu tempo tio kadris en la ekspansia politiko de UEA. Ĝi havis ne nur oficejon en Antverpeno sed ankaŭ en Nov-Jorko kaj en Budapeŝto.

Post iom da tempo tamen UEA ĉesigis sian ekspansian politikon, i.a. sub instigo de la nova ĝenerala direktoro Simo Milojeviĉ kaj estrarano Gian Carlo Fighiera kaj iom post iom fermis ĉiujn siajn oficejojn krom la centra oficejo en Roterdamo. Ĉar fermi la centron en Antverpeno signifus maldungi plurajn homojn kaj perdi la konstantan adreson, ekestis interparoloj inter Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj UEA kiuj finiĝis per la decido en 1989, ke FEL aĉetos ĉiujn materialojn de GCA kaj transprenos ilin, kune la dungitaro.

La tiama oficejo de GCA ankoraŭ ekzistas, sed estas nun integra parto de Flandra Esperanto-Ligo.