Graflando Galway

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Graflando Galway
Irlande: Contae na Gaillimhe
Location of {{{name}}}
Mapo de Graflando Galway
Statistikoj
Provinco: Connacht
Ĉefurbo: Galway
ISO-kodo: IE-G
Areo: 6 148 km²
Loĝantaro
(2006):
231 670 [1]
retejo: www.galway.ie
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Blazono

La graflando Galway (irlandlingve Contae na Gaillimhe) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita ĉe la okcidenta marbordo de la irlanda insulo, en la provinco Connacht. Ĝi etendiĝas sur 6148 km² kaj havis proksimume 200000 loĝantojn en 2002.

Enhavo

[redakti] Geografio

La graflando Galway estas la dua plej vasta graflando de Irlando, post la graflando Cork. Ĝi havas landlimojn kun la graflandoj Mayo, Roscommon, Laois, Tipperary kaj Clare. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Galway.

La graflando entenas du apartajn regionojn, inter kiuj situas la urbo Galway kaj la lago Lough Corrib (la plej granda lago de Irlando). Oriente troviĝas multaj ebenaĵoj, kaj okcidente etendiĝas la fama regiono Connemara, kun pluraj montaroj : inter ili, oni povas mencii la montojn Twelve Bens (Na Beanna Beola), Maum TurkSlieve Aughty. Preter la marbordo troviĝas multnombraj insuletoj : la plej gravaj estas la insuloj Aran kaj Inisbofin.

[redakti] Kulturo

La graflando entenas plurajn areojn, kie la irlanda lingvo restas tre vivema. Galway estas profunde influita de la gaelaj lingvo kaj kulturo en la regiono Connemara, sed ankaŭ en la insuloj Aran, kie la irlanda lingvo estas ankoraŭ parolata denaske.

[redakti] Urboj kaj vilaĝoj

La fama placo Eyre Square, en Galway.

[redakti] Referencoj

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj