Graflando Henegovio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Graflando Henegovio (franclingve: Comté de Hainaut, nederlande:Graafschap Henegouwen) estis historia regiono en la Malaltaj Landoj kun Mons kiel ĉefurbo.

Ĝi konsistis el la nuna belga provinco Henegovio kaj la suda parto de la franca departemento Nord. En Romiaj tempoj, Henegovio situis en la Romiaj provincoj Gallia Belgica kaj Germania Inferior (Malsupra Ĝermanio), enloĝita de Keltoj, ĝis Ĝermanoj anstataŭigis ilin kaj finigis imperian regadon. Ĝiaj plej gravaj urboj estis Mons, Kambrezo kaj Karloreĝo. Hodiaŭ la historia graflando Henegovio estas dividita inter Belgio kaj Francio.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj