Graflando Mayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando Mayo
Irlande: Contae Mhaigh Eo
Graflando Mayo (Irlando)
Graflando Mayo (Irlando)
DEC
Graflando Mayo
Graflando Mayo
Situo de Graflando Mayo
Geografia situo 53° 55′ N, 9° 22′ U (mapo)53.916666666667-9.3666666666667Koordinatoj: 53° 55′ N, 9° 22′ U (mapo)
graflando de Irlando
Statistikoj
Provinco: Connacht
Ĉefurbo: Castlebar
ISO-kodo: IE-MO
Areo: 5 397 km²
Loĝantaro
(2006):
123 839[1]
retejo: www.mayococo.ie
vdr
Blazono
Blazono

La graflando Mayo (irlandlingve Contae Mhaigh Eo) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita en la okcidenta parto de la irlanda insulo, en la provinco Connacht. Ĝi havas landlimojn kun la graflandoj Sligo, Galway kaj Roscommon.

Mayo estas la tria plej vasta graflando de Irlando (post Cork kaj Galway), ĉar ĝi etendiĝas sur 5 397 km². Ĝi havis proksimume 117000 loĝantojn en 2002.

Deveno de la nomo

La nomo de la graflando Mayo devenas de monaĥejo nomita Mhaigh Eo (« ebenaĵo de taksusa ligno »), kaj fondita je la 7-a jarcento fare de Sankta Colmán kaj anglaj monaĥoj, proksimume 3 kilometrojn sude de Balla. La nomon "Mayo" oni sekve donis al la loka episkopejo, kreita je la 12-a jarcento, kiu kunuiĝis kun tiu de Tuam 500 jarojn poste. La graflando ricevis la saman nomon kiam ĝi estis kreita, en 1570.

Geografio

La graflando etendiĝas ekde la lago Corrib kaj la granda fjordo de Killary (sude) ĝis la baronlando Erris kaj la bajo de Killala norde.

Achill Island, la plej vasta insulo de la irlanda marbordo, estas famkonata turista celo, kun multaj ĉarmaj lokoj kiel Keel, Dooega, Keem aŭ pluraj klifoj. Du spektindaj krestoj superas la insulon : Croaghaun (668 m) kaj Slievemore (627 m).

Vidindaĵoj

Abatejo de Cong.
La monto Croagh Patrick.

Mayo estas populara loko por turistoj, danke al pluraj banlokaj urbetoj, akvoj taŭgaj por fiŝado, belegaj vojoj por ekskursoj, sed ankaŭ kelkaj el la plej interesaj arkeologiaj kaj historiaj heredaĵoj de Irlando. Tie ekzemple troviĝas la sanktega monto Croagh Patrick aŭ la abatejo de Ballintubber, pluraj mezepokaj monaĥejoj aŭ la Marian Shrine de Knock (grava pilgrimejo).

Urboj kaj vilaĝoj

Referencoj

Ŝablono:LigoElstara