Graflando Wicklow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Luggala kaj Lago Tay, graflando Wicklow
Graflando Wicklow
Graflando
FlagoBlazono
graflando de Irlando [+]

LandoIrlando

ĈefurboWicklow
- koordinatoj53° N, 6° U (mapo)53-6.4166666666667Koordinatoj: 53° N, 6° U (mapo)
Areo2 027 km² (202 700 ha) [+]

Loĝantaro142 332 [+] (2016)
Denseco70,22 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC±00:00 [+]
ISO 3166-2IE-WW

Graflando Wicklow (Tero)
Graflando Wicklow (Tero)

Graflando Wicklow (Irlando)
Graflando Wicklow (Irlando)
DEC

Map
Graflando Wicklow

Vikimedia Komunejo:  County Wicklow [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La graflando Wicklow (irlande Contae Chill Mhantáin) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita sude de Dublino ĉe la orienta bordo de la insulo, antaŭ la Irlanda maro, en la provinco Leinster. Ĝi etendiĝas sur 2 024 km² kaj havas proksimume 115 000 loĝantojn. Wicklow havas landlimojn kun la graflandoj Wexford, Carlow, Kildare kaj Dublino.

La ĉefurbo estas Wicklow (9355 loĝantoj), kvankam la plej grava urbo estas Bray, kun 30 951 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La graflando enhavas du tre malsamajn regionojn : unue la marbordo kaj due la montoj Wicklow. La marbordo estas la favorata libertempejo de la Dublinanoj, dum la dua ankoraŭ ĝuas sovaĝajn pejzaĝojn, samkiel tiuj de ConnemaraKerry. La malnova monaĥejo de Glendalough troviĝas en tiuj montoj.

La graflando apartenas al la areo "Granda Dublino" (Greater Dublin area).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni ofte rigardas la graflandon Wicklow kiel la plej novan graflandon de Irlando, ĉar ĝi estis kreita en 1605, el terenoj antaŭe aparteninta al la graflando Dublino.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]