Grafoj de Kiburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La malnova blazono de la Kiburgoj

La Grafoj de KiburgoKiburgoj estis krom la Habsburgoj kaj la Savojoj unu el la tri plej gravaj nobelaj familioj de Svislando.

La Kiburgoj estas flanka linio de la Grafoj de Dillingen. La linio estiĝis el la edziĝo de Adelheid, la filiono de Adalberto la 2-a, la lasta sinjoro de Vinterturo kun Hartmann la 1-a de Dillingen. Ili donis al si la nomon Grafoj de Kiburgo post kiam ili en la 12-a jarcento instaliĝis en la Kastelo Kiburgo proksime de Vinterturo.

La familio akiris iom post iom vastajn bienojn en la kodiaŭa kantonoj Zuriko kaj Argovio kaj fariĝis unu el la plej influpovaj nobelfamilioj en la regiono. La Kiburgoj estis aliancanoj de la Dukoj de Ŝvabio el la familio de la Ŝtaŭfoj. En la 13-a jarcento la Kiburgoj disiĝis de la Ŝtaŭfoj kaj fariĝis la ĉefaj apogantoj de la papa politiko en la teritorio de hodiaŭa orienta Svislando. Kiam en la jaro 1264 la lasta Grafo de Kiburgo mortis, Rudolfo de Habsburgo, kiel filo de la filino de la lasta gravo, certigis al si la heredaĵon.

La Kastelo Kiburgo post la surtroniĝo de Rudolfo kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio fariĝis dum kelkaj jaroj la centro de la tuta imperio, kie estis konservitaj la imperiaj insignoj.

Ekzistis ankaŭ burgonja linio de la Grafoj de Kiburgo-Buchegg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]