Graham Greene (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Graham GREENE (naskiĝis la 2-an de oktobro, 1904, mortis la 3-an de aprilo, 1991) estis brita verkisto de romanoj, rakontoj, dramoj, poemoj, scenaroj, eseoj, vojaĝraportoj kaj infanlibroj. Li apartenis al la modavo de Renouveau catholique.

Li naskiĝis en Berkhamsted, Hertfordshire, kie lia patro estis estro de la loka mezlernejo (kiun ĉeestis Graham). Li universitatumis ĉe Balliol College, Oxford, kaj lia unua verko (poezia libro) estis eldonita en 1925, dum li ankoraŭ estas studento. En sia aŭtobiografio, li donas multajn detalojn pri malfacila juneco. Post diplomiĝo, li fariĝis katolikano, estis mallongtempe edzo, kaj komencis karieron en ĵurnalismo. Li estis i.a. verkisto de filmaj kritikoj, ĝis li kaŭzis la fermigon de revuo por kiu li laboris per envolvi ĝin en jurprocezo pri kalumnio pro komento de li pri Shirley Temple.

Plej famaj estas liaj psikologie profundaj aventuraj kaj krimaj libroj, kiuj grandparte ankaŭ estis tre sukcese filmigitaj. Liaj romanoj estas verkitaj per nuntempa realisma stilo, kaj ofte enhavas personojn ĝenitajn de sindubo kaj vivantajn en povraj aŭ senradikaj cirkonstancoj. La duboj estis ofte religiaj, kiuj montras la interesiĝas de Greene pri katolika kredo.

La granda komedia talento de Graham Greene montriĝas ĉefe en lia malfrua verkaro.

Verkoj

Romanoj

  • Stamboul Train (1932)
  • Brighton Rock (1938)
  • The Power and the Glory ("La potenco kaj la gloro", 1940)
  • The Heart of the Matter ("La kerno de la afero", 1948)
  • The End of the Affair ("La fino de la adulto", 1951)
  • The Third Man ("La tria viro", 1950)
  • The Quiet American ("La silentema usonano", 1955)
  • Our man in Havana ("Nia agento en Havano", 1958)
  • The Burnt-Out Case ("La elĉerpita kazo", 1961)
  • The Comedians ("La komediistoj", 1966)
  • Travels with My Aunt ("Vojaĝoj kun mia onklino", 1969)
  • The Human Factor ("La homa faktoro", 1978)
  • Dr. Fischer of Geneve ("Doktoro Fiŝer en Ĝenevo")

Vidu ankaŭ

Renouveau catholique

Eksteraj ligiloj

grekeGraham Greene en la Projekto por Malferma Katalogo (angle)