Grahamstown

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grahamstown, afrikanse Grahamstad, en loka lingvo iRhini, Esperantigite Graham-Urbo, estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Orienta Kablando. Ĝi estas sidloko de la Makana municipo, universitata urbo kaj anglikana diocezo.

Mapo de Sud-Afriko, kie Grahamstown estas trovebla en la sudorienta landparto

Bazaj informoj

Geografio

Grahamstown situas sur montetaro en la sudorienta parto de la lando. Port Elizabeth troviĝas 115, Uitenhage 117, Orient-Londono 132, Bloemfontein 465, Durbano 572, Kaburbo 755, Johanesburgo 804, Pretorio 860 km.

Panoramo de Grahamstown el la fortikaĵo

Historio

Grahamstown estis fondita en 1812 kiel armea antaŭposteno. En 1819 la indiĝenaj homoj atakis la britojn, sed ili defendis la postenon. Baldaŭe la kreskiĝinta loĝantaro okupiĝis pri komercado kaj la urbo estis la plej granda en Kabkolonio post Kaburbo. Ĝi iĝis episkopejo en 1852. En 1951 "Universitato Rhodes" ekfunkciis. En la 2000-aj jaroj kampanjo komenciĝis por nomi la urbegon Rhini.

Trafiko

El Grahamstown ĉefvojoj kuras al Port Elizabeth kaj Bisho, fervojoj kuras al Middelburg kaj Port Alfred.

Fortikaĵo de Grahamstown

Klimato

Grahamstown havas subtropikan klimaton. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas ĉ. 500-600 mm.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Fontoj

Katedralo de Grahamstown
Muzeo en Grahamstown
Placo de Katedralo en Grahamstown kun banko kaj urbodomo