Montominaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grakuloj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montominaoj
Diverseco kaj distribuado en la genro
Diverseco kaj distribuado en la genro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Gracula
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gracula, GrakulojMontominaoj estas genro de minaoj, tropikaj birdoj membroj de la familio de sturnedoj. Ĝis ĵuse estis agnoskataj nur du specioj, nome G. religiosa kaj G. ptilogenys; ĝis tiam ĉiuj Gracula estis konsiderataj apartenantaj al tre varia specio komune nomata Montominao. Sed tri aldonaj subspecioj de G. religiosa estis pli kaj plu konsiderataj distingaj specioj.

Tiu genro havas reprezentantojn en tropika suda Azio el Barato, Bangladeŝo kaj Srilanko orienten al Indonezio, kaj la Komuna montominao, kiel populara kaĝobirdo, estis enmetita en Usono.

La Montominaoj estas loĝantaj birdoj tipe troviĝantaj en arbaroj kaj kultivejoj. La nesto estas konstruata en arbotruo kaj la kutima ovodemetado estas de 2 aŭ 3 ovoj.

Tiuj 25–30 cm longaj birdoj havas brilnigrajn plumarojn kaj grandajn blankajn flugilmakulojn tre rimarkindaj dumfluge. La beko kaj fortaj kruroj estas brilflavaj aŭ oranĝaj, kaj estas ankaŭ flavaj bridoj en kapo, kies formo kaj situo varias laŭ specioj kaj subspecioj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli senkoloran bekon.

Kiel multaj sturnoj, la Montominaoj estas ĉiomanĝantaj, manĝante fruktojn, nektarojn kaj insektojn.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Tradicie la Srilanka montominao estis konsiderata subspecio de la Komuna montominao, sed nuntempe plej parto de fakuloj agnoskas ilin kiel separataj. Kompare la Engana, Niasa kaj Hindoceana montominaoj estis tradicie traktataj kiel subspecioj de la Komuna montominao; traktado ankoraŭ preferata de kelkaj fakuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]