Gramatika modo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gramatika modo estas ĉefe kategorio de verba formo. Ĝi indikas la realecon, certecon, aŭ specon de nerealeco/necerteco. En Esperanto ekzistas nur kvar fleksiaj modoj: deklara, aŭ reala (kun tri verbotempoj, -is, -as, -os); ordona, aŭ vola (imperativo, -u); kondiĉa, aŭ imaga (kondicionalo, -us); kaj infinitiva, aŭ neŭtra (infinitivo, -i). La demandaj kaj neaj modoj en Esperanto montriĝas per la memstaraj partikuloj "ĉu" kaj "ne", dum en kelkaj lingvoj ili montriĝas per fleksioafikso.

En aliaj lingvoj ekzistas multaj aliaj fleksiaj modoj, ekz. ebla, hipoteza, duba, verŝajna, konjekta, ktp. La funkcioj de la u-modo de Esperanto dividiĝas en kelkaj lingvoj en optativa, subjunktiva, admona, kaj aliaj distingoj. Kontraŭe, kelkaj lingvoj montras per partikuloj la modojn, kiujn montras Esperanto per fleksioj: ekz. to montras infinitivon en la angla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]