Gramatika voĉo
El Vikipedio
Gramatika voĉo estas verba fleksio montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto de la sintagmo.
- Aktiva voĉo en akuzativaj lingvoj indikas ke la subjekto faras ion kaj la objekto estas trafata de la ago.
- Meza voĉo en i.a. la greka lingvo montras ke la subjekto faras ion por si mem aŭ rilate al si mem; ĝi estas simila al refleksiva voĉo en iuj lingvoj.
- Pasiva voĉo en akuzativa lingvo indikas ke la subjekto suferas ion aŭ estas trafata de la ago de la verbo; tiam la aganto de la verbo povas esti ne-esprimita, aŭ esprimiĝas per adpozicia komplemento.
- Malpasiva voĉo en ergativa lingvo indikas ke la subjekto faras ion; ĝi permesas ke la objekto de transitiva verbo povas esti forlasita, kio alie ne eblus.
Esperanto havas nur du voĉojn, aktivan kaj pasivan. La pasiva voĉo indikiĝas per "esti" + pasiva participo.
