Granda Ĉako

El Vikipedio
(Alidirektita el Gran Chaco)
Saltu al: navigado, serĉo
Vidu apartigilon Ĉako

proksimuma situo de la regionego Grankda Ĉako

Granda Ĉako (en hispana lingvo Gran Chaco) estas aluvia ebenaĵo en meza parto de Sud-Ameriko. Ĝi estas grandarea, sek-klimata ebenaĵo, limata: okcidente de la Andoj, oriente de riveroj Paragvajo kaj Parano, norde de la marĉa regiono de la bolivia Chiquitos kaj Bañados de Izozog, sude de la argentina Río Salado. Ĝi havas areon de ĉ. 725 000 km2. En la provinco vivas indianaj popolgrupoj kiel guaikuruoj, lengua, mataco, vilela, zamukoj kaj tupioj.

La Granda Ĉako konsistas el ekstreme profundaj (kelkfoje 3000 m), lozaj, sablaj kaj ŝlimaj sedimentoj. La malmultan akvon de la regiono forkondukas dekstrabordaj alfluantoj de riveroj Paragvajo kaj Parano (krom la nordokcidenta parto).

La klimato de Granda Ĉako estas norde tropika, sude modera kontinenta. La jara averaĝa temperaturo estas inter 18 kaj 25 °C, la jara averaĝa precipitaĵo estas la plej granda en oriento (1320 mm).

La ĉefa mastruma metodo de la regiono estas la paŝtado kaj la plantaĵa kotonkultivado. Oni konstruis en la orienta parto grandajn tanacido-uzinojn. Gravas ankaŭ la arbohakado.

En tiu regiono okazis inter 1932 kaj 1935 tre sanga milito inter Bolivio kaj Paragvajo. la t.n. Ĉaka milito.

[redakti] Biogeografio

La orientan parton de la regiono kovras altherba savano kun arbogrupoj (palmo, quebracho), arbedoj. Okcidenten, tiu flaŭro trairas al dornaj arbedoj, arbetoj.

La regiono havas riĉan faŭnon (jaguaro, pumo, tapiro, granda dazipo, akvoporko, ruĝa lupo kaj guanako). Tie vivas multaj reptilioj, lacertoj, ĉ. 60 serpentospecioj.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-fonduso (WWF), temas pri du ekoregionoj de la Neotropiko : la Ĉako kaj la Humida Ĉako.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj