Gran Diccionario Español-Esperanto
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 31 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Gran Diccionario Español-Esperanto estas dulingva vortaro kun preskaŭ 51 mil kapvortoj sur 1279 paĝoj, kompilita de Fernando de Diego. Ĝi enhavas multajn ekzemplojn de vort-uzo en hispanaj frazoj kaj idiotismoj kun iliaj korespondaj esperantlingvaj ekvivalentoj. La libro estis eldonita 2003 de mga en Santandero. La bindita volumo en formato de 25 cm estas registrita sub ISBN 8492093137.


