Granado (Hispanio)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Granado
Panorama vido el remparoj de Generalife. Meze videbla katedralo, dekstre kvartalo Albayzín.
Panorama vido el remparoj de Generalife. Meze videbla katedralo, dekstre kvartalo Albayzín.
Granado

Granado, hispanlingve Granada, estas urbo en la aŭtonoma regiono de Andaluzio, Hispanio.

Granado situas ĉe la piedo de la montaro Sierra Nevada, en la renkontiĝo de la riveroj Darro kaj Genil.

Enhavo

[redakti] Turismo kaj kulturo

Granado estas tre grava loko kultura kaj turisma, unue pro sia situo, sed ankaŭ pro sia situo kaj sia monumentaro.

La situo estas superba: ĝi troviĝas ĉe la piedo de la plej altaj montaroj de la iberia duoninsulo, kun tre fama skiejo, kaj samtempe la mediteraneaj plaĝoj troviĝas je kelkaj dekoj da kilometroj de distanco.

La historio gravas ĉar Granado estas la mikso de du civilizacioj: Ĝi posedas gravajn spurojn de la islama civilizacio, derivitajn de la fakto ke la Reĝlando de Granado estis la lasta posedaĵo de la araboj en Hispanio, antau ilia forpelo en 1492. Poste, la Katolikaj Gereĝoj adaptis aŭ anstataŭis parton per kristanaj konstruaĵoj.

Inter la plej vidindaj lokoj de la urbo troviĝas precipe la palaco de Alhambra, loĝejo de la lastaj reĝoj de la araba monarĥio en Hispanio. Vidalvide de ĝi estas la tipa kvartalo de Albayzín, ankoraŭ kun malnovaj konstruaĵoj. La urbo posedas kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Granado estas nun universitata urbo, kun tre vigla nokta vivo.

situo de la provinco Granado en Hispanio

[redakti] Provinco

Granado estas ĉefurbo de samnoma provinco. La plej grandaj pliaj urboj estas Baza, Guadix, Motril kaj Salobreña.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Retaj ligiloj

·  paĝoj de la urbo de Granado (hispane)
·  retpaĝa kataloko pri Granado (hispane)
·  gvidilo pri Granado (hispane)
·  kulturaj informoj (hispane)
·  pliaj informoj (hispane kaj angle)
situo de la urbo Granado en Hispanio
korto de la palaco de Karlo la 5-a