Grand-basenaj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grand-basenaj montarbaroj
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Grand-basenaj montarbaroj (Tero)
Grand-basenaj montarbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

La grand-basenaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de la regiono de Granda Baseno en Nevado, orienta Kalifornio kaj okcidenta Utaho.

La montarbaroj ofte estas trovataj sur ĉielinsuloj en altaĵoj super la grand-basenaj dezerto aŭ kserofitaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro ekde la valaj profundaĵoj al montaraj pintoj inkludas arbustaran stepon, duonarbarojn, pinarojn, juniperarojn, menzies-pseŭdocugarojn kaj sub-altmontaraj komunumojn. La duonarbaroj konstituas la transiron de la pli humidaj koniferaj arbaroj de pli alta altitudo kaj la pli sekaj herbejoj kaj dezertoj de la baseno. Ili emas esti pli malfermaj ol arbaroj kaj entenas pli etajn arbojn. La superregantaj maldensarbaraj arboj estas sekeco-rezistemaj pinoj kaj juniperoj de meksika origino dum la arbaraj koniferoj ĉefe estas malvarmo-rezistemaj specioj el borealaj regionoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Duonarbaro de longviva pino.

Kvar ĉefaj duonarbaraj kaj arbaraj tipoj estis identigitaj en tiu regiono, inkluzive de kolorad-abia arbaro (Abies concolor), sub-altmontara duonarbaro, fleks-pina duonarbaro (Pinus flexilis), kaj longviv-pina duonarbaro (Pinus longaeva). Longviva pino estas vera arbolimo-specio de la plej altaj (ĝis 3 540 m) dezertaj altitudoj. Tipe la specio konstituas unuspeciajn maldensajn arbarerojn, alimaniere ĝi miksiĝas kun fleksa pino kaj troviĝas en la plej malricaj kaj plej sekaj grundoj kaj vegetas je iuj el la plej severaj klimatoj ene de la regiono (ekzemple montaj pintoj). Longvivaj pinoj estas inter la plej maljunaj organismoj en la mondo kun iuj individuoj datigitaj al pli ol 4 600 jaroj. Ironie, la plej maljuna individuo estis dehakita dum la datiĝo-procezo. Sub-altmontara duonsarbaroj estas inter la plej alt-altitudaj duonarbaroj en la regiono kaj konsistas el fleksa pino aŭ longviva pino. Tiuj arboj kutime estas tro mallongaj kaj tro larĝ-spacigitaj por esti konsiderataj kiel arbaroj. Montaraj kolorad-abiaroj estas larĝe boskete dissemitaj ofte miksite kun pinoj el la pinjono-grupo kaj kun aliaj arboj en krutaj modere humidaj norden-fruntantaj ravinoj kaj deklivoj sub la montokrestoj. Fleks-pinaj duonarbaroj estas dezerto-orientigitaj pinoj kiuj malofte konstituas arbarojn kaj kutime estas miksitaj kun longviva pino. Fleksa pino kaj kolorada abio boskete miksiĝas ĉe la enirejoj de orienten-fruntantaj kanjonoj kie blankoŝela pino (Pinus albicaulis) kaj mertens-cugo (Tsuga mertensiana) troviĝas laŭlonge de okcidenten-fruntantaj kanjonoj.

En Blanka Montaro (White Mountains, Kalifornio), fleksa pino estas la plej abunda en humidaj, granitaj grundoj je 2 900-3 355 metroj kaj je pli malaltaj altitudoj tiu specio konstituas unuspeciajn arbarerojn. Aliaj malpli okulfrapaj duonarbaraj tipoj enhavas tordan pinon (Pinus contorta) kaj ŝajntremolan poplon (Populus tremuloides). Torda pino estas sporade disvastigita ene de iuj norden-fruntantaj kanjonoj, kaj amerika tremolo troviĝas en humidejoj kaj herbejoj sur orienten-fruntantaj deklivoj. Fajro estas la ĉefa perturbo tra la regiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto  Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj  Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj  Kanado,  Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro  Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj  Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj  Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno  Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj  Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro  Kanado,  Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj  Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj  Kanado,  Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto  Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada  Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj  Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]