Villars-le-Terroir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grand Buron)
Villars-le-Terroir
Blazono de Villars-le-Terroir
Blazono de Villars-le-Terroir
Blazono de Villars-le-Terroir
Preĝejo de Villars-le-Terroir
Preĝejo de Villars-le-Terroir
Preĝejo de Villars-le-Terroir
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 538787 / 167707 (mapo)46.6577777777786.6388888888889Koordinatoj: 46° 39′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538787 / 167707 (mapo)
Nombro de loĝantoj 831
Areo 7,09 km²
Alteco 647 m super marnivelo
Poŝtkodo 1040
Komunumkodo 5537
Mapo de Villars-le-Terroir
Mapo de Villars-le-Terroir
Situa mapo de Villars-le-Terroir
vdr

Villars-le-Terroir estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 831 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villars-le-Terroir situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando en la centro de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), rekte norde de la distriktĉefurbo Echallens kaj proksimume 15 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Villars-le-Terroir, kaj la setlejoj Montandrey, Montofrey, Grand Buron kaj Grange à Janin.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,09 km², de kiuj 13,8% estas kovritaj de arbaro, 77,2% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villars-le-Terroir limas en nordo al Vuarrens, en nordoriento al Fey, en sudoriento al Montilliez, en sudo al Echallens, en okcidento al Goumoëns, kaj en nordokcidento al Penthéréaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Villars-le-Terroir pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝatelo al Laŭzano. Konektaj vojoj kondukas de la komunumocentro al Penthéréaz, Fey kaj Sugnens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn okcidente de la komunumo apud La Sarraz. Pere de poŝtaŭtolinio de Echallens al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Villars-le-Terroir datiĝas el la jaro 1228 per la vortoj apud Vilaret devant Gumoens. Sur la komunuma teritorio estis trovita tombokampo el la frua mezepoko. Dum mezepoko la Abatejo Montheron kaj la kamparkomunumoj Le Buron kaj Montandrey kaj la Senjoroj de Villars-le-Terroir, la postaj Senjoroj de Colombier, posedis bienojn kaj rajtojn en Villars-le-Terroir De 1474 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Villars-le-Terroir apartenis al la komunuma berna kaj friburga Senjorujo Orbe-Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]