Grand Prairie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grand Prairie estas antaŭurbo de Dallas, grandurbo de Teksaso en Usono. Ĝi apartenas al la urbara statistika areo Dallas-Fort-Worth. La urbego loke ofte estas menciita "GP".

Situo de Grand Prairie en Teksaso kaj plejparte en distrikto de Dallas

Bazaj informoj

Teatrejo Uptown en Grand Prairie

Geografio

Grand Prairie situas sur ebenaĵo laŭ rivero en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso.

Historio

Grand Prairie unue estis establita en 1863 por bovaro. La unua eklezio ekfunkciis en 1870, la poŝto en 1877. Ĝi ricevis urban statuson en 1909. Dum la a 2-a mondmilito kaj poste Grand Prairie havis industrion pri flugmaŝinoj, nuntempe pri helikopteroj.

Klimato

Grand Prairie havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto ofte kun 36 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun ĉ. frostopunkto. Jare pluvas po 921 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en majo.

Trafiko

Ekzistas aktuale neniu publika transporto en Grand Prairie.

Ĉefvojo en Grand Prairie
Parko en Grand Prairie

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Teatro Nokia en Grand Prairie

Fontoj