Grand Theft Auto 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grand Theft Auto 2

Disvolvo DMA Design
Eldoninto Rockstar Games
Distribuo Take-Two Interactive
Direktoro Alex De Rakoff
Scenaro Dan Houser
Serio Grand Theft Auto
Platformo Sega Dreamcast
Licenco senpaga programaro
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope, grupe en Interreto
Necesaj komponaĵoj Vindozo 95/98; Pentium 200 MHz; Grafika karto kun 1 MB da RAM; 65 MB da libera spaco sur malmola disko; 32 MB da RAM; Sonkarto; 4x CD-ROM-legilo; DirectX 6.1 aŭ pli nova; DirectX kompatibila grafika karto
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Grand Theft Auto 2 (mallongigite GTA 2) estas videoludo publikigita en la tuta mondo la 22-an de oktobro 1999 de DMA Design por Vindozo, PlayStation, Sega Dreamcast kaj Game Boy Color. Ĝi estas la sekvo de la pridiskutata Grand Theft Auto en la samnoma serio. Rockstar oferas senpage la version por PK; origine la ludo ne funkciis sub Vindozo XP, sed nun la problemo estas forigita.

La bandoj

GTA 2 disvolviĝas en urbo komponita el tri insuloj, en kiuj sep bandoj interbatalas. En la unua insulo loĝas la verdaj Loonies, la bluaj Jazukanoj (la japana mafio) kaj la Zaibatsu.

La dua estas loĝata de la Redneck (la sudista mafio), la Zaibatsu kaj la SRSSciencistoj (la tekno-trompokliko). Fine en la tria insulo interbatalas la oranĝkoloraj Hare Krishna (religia mafio), la komunistoj de la rusa mafio kaj ankoraŭ la Zaibatsu.

La lakeoj de tiuj bandoj, krom ke nomos vin diversmaniere (Gecko, Kosai, Jumbo, Malmola Osto, Rooster, THG-303, ktp.) donos al vi farendajn kontraŭleĝajn laborojn. Supre de la ekrano ĉeestas stango, kiu indikas la respekton, kiun havas ĉiu bando por la ludanto. Se la respekto abundas, la ludanto povos plenumi pli malfacilajn misiojn, dume se la nivelo estas subnula, la ludanto estos atakata de la bandanoj.

En ĉiu scenejo ekzistas ununura savadopunkto, preĝejo (komencopunkto de ĉiu insulo) en kiu pastro petas iom da dolaroj (50.000 en la unua nivelo, sed la cifero plialtiĝas en la postaj) por savi la animon kaj la progresojn de la ludanto.

Rekonstruo

Anywhere City estas la loko en kiu disvolviĝas Grand Theft Auto 2. La urbo ne havas similaĵojn kun ia vera urbo, fakte la urbo estas prezentata en estonta jaro, kvankam la enkonduka video estis filmita en Nov-Jorko. La urbo estas dividata en tri sektoroj: Centra Distrikto, Rezida Kvartalo kaj Industria Distrikto. La urbo estas kunmetita el krimuloj kaj estas jam en kolapso sen higiennormoj kaj leĝoj.

Ludmaniero

La ĉefa aktivado en la ludo estas la ŝtelo de aŭtomobiloj, ĉu el parkejo, ĉu rekte el la strato. Ene de la scenejo oni povas trovi armilojn, pilolojn, kiuj povas doni nevenkeblec- aŭ konfuzefikojn, kirasojn kaj GTA2-markojn, kiuj povas obtenigi plusojn.

Kronologio de la serio
Grand Theft Auto

Erao GTA 1

1961London, 1961
1969London, 1969
1997Grand Theft Auto


Erao GTA 2

2013Grand Theft Auto 2


Erao GTA 3

1984Vice City Stories
1986Vice City
1992San Andreas
1998Liberty City Stories
2000Advance
2001Grand Theft Auto 3


Erao GTA 4

2008Grand Theft Auto 4
(The Lost and Damned,
The Ballad of Gay Tony)

2009Chinatown Wars

Ekspluatatas vidaĵo el la supra parto por igi la ludon tuja kaj samtempe grafike plaĉa kaj malpeza por ne lacigi la tiamajn komputilojn. La kugloj estas prezentataj de oranĝkoloraj bilderoj kaj la rolulojn oni ekkonas dank’al surhavata vestaĵo (ĉeestas ekzemple la klonoj de Elvis kun blanka vestaĵo).

Sume la ludmekanikoj estas tre similaj al tiuj de la unua GTA, sed la grafikon oni multe plibonigis kaj oni plivastigis preskaŭ ĉiujn aspektojn de la ludo: ĉefe, krom la multfaktaj bando- kaj respektosistemo antaŭe priskribitaj, oni aldonis la vundopoentojn kaj la eblon salti per laŭcela klavo. Polico estas multe pli organizata kaj povas interveni ankaŭ kun la SWAT aŭ eĉ kun la armeo.

La ludostrukturo estas sufiĉe simpla, sed tio ne malebligis al la ludo konkeri grandan famon en la tuta mondo. Cetere, ĉar la grafiko estas tre stiligita, ği neniam kontraŭiris al problemoj pri la perforto, tipa de la serio GTA.

Armiloj

Uzeblaj piede

Pistolo, duobla pistolo, elektra pistolo, Uzi kun silentigilo, pumpilfusilo, molotov, flamĵetilo, fuzilĵetilo.

Uzeblaj ene de aŭtomobilo

Bombaŭto, Uzi, mitralo sur aŭto, minoj, fuelujo, kanono, akva kanono.

Eksteraj ligiloj