Granda sunombrelfungo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda sunombrelfungo
Macrolepiota procera
Macrolepiota procera
Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Agaricales
Familio: Agaricaceae
Genro: Macrolepiota
(Scop.) Singer
Sinonimoj

lepioto (Lepiota procera)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Jen stipo (tigo) kun la ringo ĉirkaŭanta ĝin, la ringo estas loza kaj ŝovebla laŭ la tigo, aŭ eble jam simple falinta suben.
La gratenita ĉapelo de lepioto (granda sunombrelfungo)

La granda sunombrelfungolepioto (Macrolepiota procera, sinonimo: Lepiota procera) estas manĝebla fungo kun longa stipo kaj granda ĉapelo kaj iom similas al sunombrelo tial la nomo. Ĝi estas multaperanta specio kiu kreskas sur malsekaj herboareoj. Tiu fungo ofte troviĝas en grupoj aŭ sola kaj ofte ankaŭ aperas en sorĉistinaj ringoj. La fungo estas multe disvastiĝinta en landoj kun modera klimato.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La alto kaj larĝo de la ĉapelo povas esti eĉ 40 cm. Por fungo tio estas tre granda kaj tial eksterordinara. La pedunklo estas relative maldika kaj kiam ĝi atingis la maksimuman alton, la kresko de la ĉapelo komenciĝas. La ĉapelo havas karakterizan strukturon kiu iomete similas al serpentohaŭto.

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

La sunombrelfungo estas iom populara fungo en Eŭropo kaj estas tie multuzata en kuirarto. La ĉapelo estas preparata kiel speco de eskalopo. La stipo ofte estas ledeca kaj ne uzebla, escepte kiam oni faras pulvoron el ĝi.

Tiu ĉi fungo estas pro sia grandeco preskaŭ ne konfuzebla kun aliaj fungoj. Malgraŭ tio oni tamen estu singarda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]