Granda Ĉako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu apartigilon Ĉako

Granda Ĉako
Regiono
ebenaĵo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]

LandojArgentino, Brazilo, Bolivio, Paragvajo

Supermara alteco310 m [+]
- koordinatoj19° 9′ 44″ S, 61° 28′ 13″ U (mapo)-19.1622-61.4702Koordinatoj: 19° 9′ 44″ S, 61° 28′ 13″ U (mapo)


Granda Ĉako (Tero)
Granda Ĉako (Tero)
proksimuma situo de la regionego Granda Ĉako

Granda Ĉako (Sud-Ameriko)
Granda Ĉako (Sud-Ameriko)
DEC
Granda Ĉako
Granda Ĉako

Map
Granda Ĉako
Vikimedia Komunejo:  Gran Chaco [+]
vdr

La Granĉako[1]Granda Ĉako (hispane Gran Chaco) estas aluvia ebenaĵo en meza parto de Sud-Ameriko. Ĝi estas grandarea, sek-klimata ebenaĵo, limata: okcidente de la Andoj, oriente de riveroj Paragvajo kaj Parano, norde de la marĉa regiono de la bolivia Chiquitos kaj Bañados de Izozog, sude de la argentina Río Salado. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 725 000 km². En la provinco vivas indianaj popolgrupoj kiel guaikuruoj, lengua, mataco, vilela, zamukoj kaj tupioj. La nomo Granda Ĉako origine venas el la keĉua lingvaro.

La Granda Ĉako konsistas el ekstreme profundaj (kelkfoje 3 000 m), lozaj, sablaj kaj ŝlimaj sedimentoj. La malmultan akvon de la regiono forkondukas dekstrabordaj alfluantoj de riveroj Paragvajo kaj Parano (krom la nordokcidenta parto).

La klimato de Granda Ĉako estas norde tropika, sude modera kontinenta. La jara averaĝa temperaturo estas inter 18 kaj 25 °C, la jara averaĝa precipitaĵo estas la plej granda en oriento (1 320 mm).

La precipa mastruma metodo de la regiono estas la paŝtado kaj la planteja kotonkultivado. Oni konstruis en la orienta parto grandajn tanacido-uzinojn. Gravas ankaŭ la arbohakado.

En tiu regiono okazis inter 1932 kaj 1935 tre sanga milito inter Bolivio kaj Paragvajo. la t.n. Ĉaka milito.

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

La orientan parton de la regiono kovras altherba savano kun arbogrupoj (palmo, kebraĉo), arbedoj. Okcidenten, tiu flaŭro trairas al dornaj arbedoj, arbetoj.

La regiono havas riĉan faŭnon (jaguaro, pumo, tapiro, granda dazipo, kapibaro, ruĝa lupo kaj gvanako). Tie vivas multaj reptilioj, lacertoj, ĉirkaŭ 60 serpentospecioj.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), temas pri tri ekoregionoj de la neotropisa ekozono : la Ĉako, la Arida Ĉako kaj la Humida Ĉako.

Endemiaj specioj[redakti | redakti fonton]

Politiko kaj administrado[redakti | redakti fonton]

En Argentino oni konsideras partan geografian regionon nome Ĉaka RegionoArgentina Ĉako kaj krome provincon Ĉako.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La sanapanaoj (hispane Sanapaná) estas unu el multaj nomadaj triboj loĝantaj en la malsupra Granda Ĉako.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV.