Granda Ĉako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu apartigilon Ĉako

proksimuma situo de la regionego Granda Ĉako

La Granda Ĉako (en hispana lingvo Gran Chaco) estas aluvia ebenaĵo en meza parto de Sud-Ameriko. Ĝi estas grandarea, sek-klimata ebenaĵo, limata: okcidente de la Andoj, oriente de riveroj Paragvajo kaj Parano, norde de la marĉa regiono de la bolivia Chiquitos kaj Bañados de Izozog, sude de la argentina Río Salado. Ĝi havas areon de ĉ. 725 000 km². En la provinco vivas indianaj popolgrupoj kiel guaikuruoj, lengua, mataco, vilela, zamukoj kaj tupioj. La nomo Granda Ĉako origine venas el la keĉua lingvaro.

La Granda Ĉako konsistas el ekstreme profundaj (kelkfoje 3 000 m), lozaj, sablaj kaj ŝlimaj sedimentoj. La malmultan akvon de la regiono forkondukas dekstrabordaj alfluantoj de riveroj Paragvajo kaj Parano (krom la nordokcidenta parto).

La klimato de Granda Ĉako estas norde tropika, sude modera kontinenta. La jara averaĝa temperaturo estas inter 18 kaj 25 °C, la jara averaĝa precipitaĵo estas la plej granda en oriento (1320 mm).

La precipa mastruma metodo de la regiono estas la paŝtado kaj la planteja kotonkultivado. Oni konstruis en la orienta parto grandajn tanacido-uzinojn. Gravas ankaŭ la arbohakado.

En tiu regiono okazis inter 1932 kaj 1935 tre sanga milito inter Bolivio kaj Paragvajo. la t.n. Ĉaka milito.

Biogeografio

La orientan parton de la regiono kovras altherba savano kun arbogrupoj (palmo, kebraĉo), arbedoj. Okcidenten, tiu flaŭro trairas al dornaj arbedoj, arbetoj.

La regiono havas riĉan faŭnon (jaguaro, pumo, tapiro, granda dazipo, akvoporko, ruĝa lupo kaj gvanako). Tie vivas multaj reptilioj, lacertoj, ĉ. 60 serpentospecioj.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), temas pri tri ekoregionoj de la neotropisa ekozono : la Ĉako, la Arida Ĉako kaj la Humida Ĉako.

Endemiaj specioj

Politiko kaj administrado

En Argentino oni konsideras partan geografian regionon nome Ĉaka RegionoArgentina Ĉako kaj krome provincon Ĉako.

Eksteraj ligiloj