Granda Ĉantorio
| Granda Ĉantorio | |
| ĉeĥe: Velká Čantoryje, pole: Czantoria Wielka | |
| Monto | |
|
Vido al masivo de Ĉantorijo el Třinec
|
|
| Landoj | |
|---|---|
| Regionoj | Moraviasilezia regiono, Silezia Provinco |
| Distriktoj | Frýdek-Místek, Cieszyński |
| Parto de | Sileziaj Beskidoj |
| Partoj de la masivo | Malgranda Ĉantorio, Granda Ĉantorio |
| Disakvejo | Odro, Vistulo |
| Situo | Granda Ĉantorijo |
| - alteco | 995 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°40′43″N 18°48′16″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.67861 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.67861°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Arbaroj | Fago, Lariko, Piceo |
| Plej facila aliro | El Ĉeĥio: El Nýdek El Pollando: El Ustroń |
|
Situo en Pollando
|
|
Granda Ĉantorio (ĉeĥe Velká Čantoryje) estas la plej alta monto de montaro Slezské Beskydy, situanta en nordokcidenta parto de la montaro en ĉeĥa-pola limo, 4 km de vilaĝo Nýdek, en distrikto Frýdek-Místek. Ĝia plej alta punkto havas altecon de 995 m s.m.
El la montopinto estas bela panoramo al montaro Beskydy ekde monto Radhošť ĝis Babia Góra, al montaroj Malá Fatra kaj Veľká Fatra, Altaj Tatroj en Slovakio eĉ al Pola ebenaĵo. Proksime de la montopinto staras turisma kabano Čantoryje, konstruita ĉi tie en la jaro 1904. La monto estas ŝpinita per mitoj pri "dormantaj kavaliroj", similaĵo de la ĉeĥa legendo pri Blaník.
[redakti] Renkontiĝoj
En la pasinteco Ĉantorio estis loko de regulaj renkontiĝoj de esperantistoj, kaj dum la tempo de nazia okupado ĝi estis centro de partizana agado. La tradicio de juniaj esperanto-renkontiĝoj estis renovigita komence de la 2000-aj jaroj fare de Varsovia Vento kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo.
[redakti] Alirebleco
Elirloko por turisma ekskurso estas la proksima urbeto Nýdek, de kie kondukas markata vojo. En la montopinto kunkuras ĉeĥaj kaj polaj markitaj padoj kondukantaj parte el la ĉirkaŭaj valoj, parte el sudo kaj nordo sur la lima montodorso de Slezské Beskydy. El Pollando kondukas ĉi tien montodorsa vojo kaj eblas ascendi la monton ankaŭ per seĝa telfero de Ustroń.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Seĝa telfero al Granda Ĉantorio (pole, angle, germane, ruse, hungare)
- Vidturo sur Granda Ĉantorio (ĉeĥe, pole)