Granda Ŝiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Granda Ŝiro (en la angla Big Rip) estas kosmologia hipotezo koncernanta la finan destinon de la Universo.

La hipotezo enkadriĝas en la modelo de la Praeksplodo kaj antaŭvidas konstantan akcelon de la ekspansio de la Universo. Tiu modelo de “Granda Ŝiro” akiris scienco-teorian dignon pro ĵusaj astronomiaj observadoj, kiuj ĝuste rivelus ke ekspansio de la Universo estas akcelanta: rezulto dekomence nekredebla laŭ multaj kosmologoj.

La ensceniĝo de tiu surpriza rezulto liveriĝis en 1998 kaj baziĝas sur observadoj pri Supernovaoj de la 1a tipo en foraj Galaksioj.[1][2]

Hipotezoj[redakti | redakti fonton]

La ŝlosilo de la teorio kuŝas en kvanto da malluma energio en la Universo. Se la malluma energio superas certan valoron, la tuta fizika materio fine por ĝi estus viditaj frakasiĝo kaj ruiniĝo.

La valoro prospektinda estas “w”, nome la rejŝo inter la premo de la malluma energio kaj ĝia denseco. Se w < -1, la Universo estos ĉe la fino diserigita. Inversa kalkulo estus katastrofa: antaŭe la galaksioj estus separitaj unu de aliaj, poste la gravito estus tro malforta por ilin teni kunigitaj kaj la steloj dissemiĝus. Ĉirkaŭ tri monatoj antaŭ la katastrofa fino, la Planedoj diŝiĝus el la steloj. En la lastaj momentoj steloj kaj planedoj dispecetiĝus, kaj la atomoj estus neniigitaj en nura frakcio de sekundo antaŭ la fino. Sekve la Universo estus reduktita al amaso da elementaj partikloj izolitaj unu de la aliaj, kie ĉiu aktiveco estus ne ebla. Ĉar ĉiu partiklo estus nekapabla “vidi” la aliajn, certasence la observebla Universo efektive reduktiĝos al nulo.

La aŭtoroj de tiu hipotezo, sciencula aro gvidata de Robert Caldwell de la Dartmouth College, kalkulis ke la tempo intervenanta de nun ĝis la finiĝo de la Universo, estas devenebla el tiu formulo:

t_{rip} - t_0 \approx \frac{2}{3|1+\omega|H_0\sqrt{1-\Omega_m}} kie \omega estas la valoro de la repuŝa forto de la malluma energio, H0 estas la konstanto de Hubble kaj Ωm la nuna valoro de la tuta denseco de la universa materio.

Kalkulinte, ekzemple, ω = -1,5, H0 = 70 km/s/MPsec e Ωm = 0,3 oni konkludas ke la fina momento okazus 3,5×1010 jaroj post la Praeksplodo, kio alproksimiĝas al ĉirkaŭ 2,1×1010, nome 21 miliardoj da jaroj (se oni ne volas kalkuli la milionajn frakciojn.[3] Se la tempo ŝajnas longa oni konsideru ke aliaj teoriaj kosmologioj ne disdegnas ĝin duobligi.[1]

Ĵusaj studoj [4] pruvis ke tiuj modeloj estas akordigeblaj kun la observoj kaj, plue, en iuj kazoj, eĉ pli akordigeblaj kun la observitaj datenoj ol kun tiuj de kosmologia konstanto.

NB. Ne mankis kiuj kredis malkovri en la bibliaj tekstoj konfirmojn pri tiuj observoj kaj eksplikaj modeloj. Sed kristanaj teologoj rimarkigis ke la finiĝo de la Universo, priparolita tie kaj tie en la Biblio koncernas la homan individuan, kaj kolektivan, destinon kaj la sorton de la eklezio fondita de Jesuo Kristo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerson Goldhaber kaj Saul Perlmutter, "A study of 42 type Ia supernovae and a resulting measurement of Omega(M) and Omega(Lambda)", Physics Reports-Review section of Physics Letters 307 (1-4): 325-331 Dec. 1998.
  2. Garnavich PM, Kirshner RP, Challis P, et al. "Constraints on cosmological models from Hubble Space Telescope observations of high-z supernovae" Astrophysical Journal 493 (2): L53+ Part 2 Feb. 1 1998.
  3. Kamionkowski, Marc and Weinberg, Nevin N. "Phantom Energy and Cosmic Doomsday", "Physical Review Letters", volumo = 91, paĝoj = 071301, 2003.
  4. Vidu (angle) The State of the Dark Energy Equation of State de Alessandro Melchiorri, Laura Mersini, Carolina J. Odman, Mark Trodden

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Alessandro Melchiorri, Laura Mersini, Carolina Odman, and Mark Trodden,. [7]
  • (en) Valerio Faraoni & Audrey Jacques, Cosmological expansion and local physics, gr-qc/0707.1350 [8]