Granda Ŝlemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Granda Ŝlemo (en la angla Grand Slam, en la franca Grand Chelem) indikas, precipe en tiuj du lingvoj, serion da venkoj en ĉiuj provoj de sporta konkurso. Oni diras, ke persono aŭ teamo "faras Grandan Ŝlemon".

Rugbeo[redakti | redakti fonton]

En rugbeo la Granda Ŝlemo okazas, kiam teamo en la Ĉampioneco de Ses Nacioj sukcesas venki ĉiujn aliajn dum unu jara konkurso aŭ kiam unu el la nacioj de la Suda Hemisfero ludas kaj venkas ĉiujn kvar Naciojn en unu travojaĝo. La lasta teamo, kiu gajnis la Grandan Ŝlemon, estis Kimrio, en 2012.

En la Ĉampioneco de la Ses Nacioj, la Granda Ŝlemo okazas, kiam teamo venkas ĉiujn siajn oponantojn dum unu jara konkurso. Neniu trofeo estas premiita al la teamo, kiu atingas la Grandan Ŝlemon. Antaŭ la jaro 2000 ĉiu teamo ludis kvar matĉojn, du hejme kaj du ekstere. Post la alveno de Italio al tiu konkurso en 2000, ĉiu teamo ludas kvin matĉojn, du hejme kaj tri ekstere en unu jaro, kaj du ekstere kaj tri hejme en la sekvonta sezono. Kiam Kimrio gajnis la Grandan Ŝlemon en 2005, estis la unua fojo, ke ĝi estis atingita de teamo, kiu ludis pli da matĉoj ekstere ol ĉe si.

Teniso[redakti | redakti fonton]

En teniso, la kvar ĉiujaraj grandslemaj turniroj estas

Turniro Loko Ekde Monato Surfaco
Aŭstralia Malferma Melburno 1905 januaro malmola korto
Franca Malferma Parizo 1891 majo / junio sablo
Wimbledon (Britio) Londono 1877 junio / julio gazono
Usona Malferma Novjorko 1881 aŭg. / sept. malmola korto

Kartludo[redakti | redakti fonton]

En kartludo, precipe briĝo, granda ŝlemo signifas, ke teamo atingis ĉiujn eblajn poentojn de ludo. Kiam teamo atingas ĉiujn poentojn escepte de unu, oni foje parolas pri "malgranda ŝlemo".