Granda Arko de La Défense

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Granda Arko de La Défense, alinomata Granda Arko de Frateco (franclingve Grande Arche de la DéfenseGrande Arche de la Fraternité), estas giganta, kvadrataspekta arko lokita okcidente de Parizo en la kvartalo La Défense, sur la teritorio de la komunumo Puteaux (Hauts-de-Seine).

Historio

Pluraj prezidentoj de la Respubliko, ekzemple Georges PompidouValéry Giscard d'Estaing, sinsekve ambiciis starigi monumentan verkon sur la historia akso de Parizo. Sed la laboro nur ekis en 1983, post konkurso organizita de François Mitterrand por plilongigi la akson (kiu interalie trairas la placon de la Konkordo kaj la Triumfan Arkon). La konkurso entenis 484 malsamajn projektojn el la tuta mondo, kaj la gajnanto estis la dana arkitekto Johann Otto von Spreckelsen.

La Granda Arko estis inaŭgurita en julio 1989, okaze de la ducentjarfesto de la franca revolucio de 1789. Ĝi estas videbla el la Triumfa Arko aŭ eĉ el la ĝardenoj Tuileries.

La monumento

Johann Otto von Spreckelsen konceptis sian verkon kiel modernan, 20-a jarcentan version de la Triumfan Arkon de la placo Charles de Gaulle: sed la Arko celis honorigi homaron kaj humanismon, ne militistajn venkojn.

La arko estas kvadrato preskaŭ perfekta, kun malplena centro.

  • Longeco: 108 m.
  • Larĝeco: 110 m.
  • Alto: 112 m.

La norda kaj suda facoj gastigas parton de la franca ministrejo pri transportoj, sed ankaŭ la Internacian Fondaĵon pri Homaj Rajtoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj