Britio (insulo)
El Vikipedio
- Tiu ĉi artikolo traktas la geografian insulon de Granda Britio. Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).
Britio aŭ granda Britio (angle: Great Britain, kimre: Prydain Fawr) estas insulo en okcidenta Eŭropo. Ĝi estas unu el la insuloj de la brita insularo kaj la plej granda insulo en Eŭropo. Ĝi dividiĝas inter la komponantaj landoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio. Kune kun Nord-Irlando, Britio estas unu el la du ĉefaj regionoj de la Unuiĝinta Reĝlando.
Pro areo de 229.893 km2, Granda Britio estas la oka plej granda insulo en la mondo.
La esprimo Granda Britio foje estas uzata kiel sinonimo por Britio: tiu tamen ne estas preciza. En la mezepoka angla lingvo, estis du lokoj nomataj "Britain" - Britio, kaj Bretonio. Oni aldonis la vorton "Great" al la britia nomo por indiki la pli grandan lokon, dum la nomo por Bretonio fariĝis "Brittany" - la sufikso "-y" estis samvalora al la esperanta "-et".
- Plej granda urbo: Londono (7'300 mil).
- Urboj: Birmingamo (2'333 mil), Manĉestro (1'640 mil), Liverpolo (964 mil).
- Loĝantaro: 57'103'927 (2001), inter ili 85% angloj, 10% skotoj, 5% kimroj.
- Parolataj lingvoj: angla, kimra, skota, skota gaela, kornvala (hejma lingvo en 10 familioj), brita gestlingvo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Britio (terminaro)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando
Domesday Book
Loka regado kaj administrado en Britio
Loka regado kaj administrado en Kimrio
Loka regado kaj administrado en Skotlando
insuleto Ailsa Craig
|
UK Royal Coat of Arms.png
|

