Britio (insulo)

El Vikipedio
(Alidirektita el Granda Britio (insulo))
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo traktas la geografian insulon de Granda Britio. Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).

Britio, Britujogranda Britio (angle: Great Britain, kimre: Prydain Fawr) estas insulo en okcidenta Eŭropo. Ĝi estas unu el la insuloj de la brita insularo kaj la plej granda insulo en Eŭropo. Ĝi dividiĝas inter la komponantaj landoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio. Kune kun Nord-Irlando, Britio estas unu el la du ĉefaj regionoj de la Unuiĝinta Reĝlando.

Pro areo de 229.893 km2, Granda Britio estas la oka plej granda insulo en la mondo.

La esprimo Granda Britio foje estas uzata kiel sinonimo por Britio: tiu tamen ne estas preciza. En la mezepoka angla lingvo, estis du lokoj nomataj "Britain" - Britio, kaj Bretonio. Oni aldonis la vorton "Great" al la britia nomo por indiki la pli grandan lokon, dum la nomo por Bretonio fariĝis "Brittany" - la sufikso "-y" estis samvalora al la esperanta "-et". Kaj en la franca ili estas "Grande-Bretagne" kaj "Bretagne".

[redakti] Vidu ankaŭ

Vikipedio Britio (terminaro)
Vikipedio Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando
Vikipedio Domesday Book
Vikipedio Loka regado kaj administrado en Britio
Vikipedio Loka regado kaj administrado en Kimrio
Vikipedio Loka regado kaj administrado en Skotlando
Vikipedio insuleto Ailsa Craig


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.know-britain.com/general/great_britain.html
Ekstera ligilo  http://www.ordnancesurvey.co.uk/freegb/index.htm#maps
Ekstera ligilo  http://www.bbc.co.uk/coast
Ekstera ligilo  http://www.bbc.co.uk/history/state/nations
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj