Granda Duklando de Moskvo
La Granda Duklando de Moskvo aŭ Grandprinclando Moskvo (ruse Великое Княжество Московское, scienca latinliterigo Velikoe Knjažestvo Moskovskoe) aŭ Moskovio, kiel ĝi estis konata en Eŭropo, estis mezepoka ŝtato, kiu kovris parton de la loĝoteritorio de la rusparolantoj. La duklando dum la 14-a jarcento akiris potencon en la nordoriento de la antaŭa Kieva Regno kaj per konstanta politika kaj geografia kresko iĝis la ĝermo de la posta Rusia Imperio.
La Granda Duklando ekzistis en la tempo de la jaroj 1276 ĝis 1547. Posteula ŝtato iĝis la rusia cara imperio proklamita de caro Ivano la 4-a de Rusio.
Historio[redakti]
La moskva duklando ekestis dum la 13-a jarcento kiel eta ŝtatoresto de la antaŭa Granda Duklando Vladimir-Susdal post ties detruo fare de la armeo de mongoloj. Ankaŭ la urbo Moskvo fondita en la jaro 1147 poste detruiĝis kadre de la mongola invado en Rusion, sed male al multaj aliaj slavaj urboj rapide restariĝis. Komence de la 14-a jarcento la teritorio de la duklando per la akiro de la terenoj de Kolomna, Pereslavl-Zalesskij kaj Moĵajsk signife pligrandiĝis, kaj helpe de la mongoloj la duklando iĝis pli forta ol la rivalaj duklandoj Tver kaj Rjazan. La moskva reganto Ivan Kalita havis bonajn rilatojn al la Ora Hordo kaj havis la funkcion de peranto kaj impostokolektisto inter multaj rusaj duklandoj kaj la mongoloj. Li havis la avantaĝon ne devi diespartigi inter siaj filoj kaj spxaris al la regno la detruajn raboekspediciojn de la mongoloj, sub kiuj aliaj rusaj duklandoj ofte suferis. Pro tio la komercistoj kaj metiistoj povis trankvile labori en la urbo, kaj Moskvo pli kaj pli prosperis. Dum 1321 la grandduko konvinkis la estron de la Rusa Ortodoksa Eklezio translokigi sian sidejon de Vladimir al Moskvo, kaj sekve la urbo iĝis ankaŭ la religia centro de Rusio.
Dum la 1360-aj jaroj la moskva armeo sukcesis venki tiun de la rivala duklando Niĵnij Novgorod. La posteulo de Ivano, Simeono la Fiera, jam nomis sin „Grandduko de la tuta eksa Kieva Regno“. Dum la dua duono de la 14-a jarcento la rilatoj de Moskvo al la mongoloj malboniĝis, sekve al la strebo de Moskvo laŭeble integrigi ĉiujn teritoriojn kun ruslingva loĝantaro en sian regnon. Sekve Moskvo iĝis la centro de la armea rezisto kontraŭ la mongola-tatara regado. La armeo de Moskvo rebatis mongolajn atakojn al la urboj Rjazan kaj Niĵnij Novgorod, kaj dum la jaro 1380 unuiĝinta rusa armeo gvide de la moskva grandduko Demetrio Donskoj povis signife venki la tatarojn (mongolojn). Tiu batala venko ne jam finis la tataran regadon, sed havis grandan simbolan signifon kaj plufortigis la renomon de la Moskva regno en Rusio.
En 1392 la duklando ricevis la terenojn Niĵnij Novgorod kaj Kostroma, kaj kreskis la moskva influo al la Respubliko Novgorod. Signife la duklando tamen plifortiĝis dum 15-a jarcento. Post kiam dum 1453 la otomanaj turkoj konkeris Konstantinopolon kaj la Bizanca Imperio ĉesis ekzisti, la reganto Ivano la 3-a de Rusio, nomita Ivano la Granda, deklaris la solan restintan hejmon de la ortodoksa kristanismo kaj nomis ĝin "la tria Romo". Por fortigi la pretendon esti la heredanto de la Bizanca Imperio, li dum 1472 edziĝis kun Sofia Palaiologa, la nevino de la lasta bizanca imperiestro Konstantino la 11-a. Krome bizancaj simboloj kiel la duobla aglo transpreniĝis por la moskva duklando.
La regado de Ivano la Granda daŭris dum 41 jaroj kaj estis la plej longa regotempo en Rusio ĝis la nuntempo. Li kvarobligis la teritorion de la Granda Duklando, interalie per la konkero de la Respubliko Novgorod kaj la aligo de la teritorio de Pskov. La regintoj de la konkeritaj teritorioj plej ofte restis nobeloj vasalaj al la moskva grandduko kaj do tenis limigitan potencon. La burĝa regantaro de la Respubliko Novgorod tamen senpotenciĝis pere de perforta translokigo. Dum la regado de Ivano la 3-a la antaŭa ligna rega fortikaĵo de Moskvo anstatauiĝis per la nuna moskva kremlo. Per armeaj venkoj li tenis sub kontrolo la orientan rivalan regnon, la volgiajn bulgarojn. En la okcidento, per venko en la batalo de Vedroŝa li sukcesis akapari de la Granda Duklando de Litovio trionon de ties teritorio, inkluzive inter alie de Smolensk. Kontraŭ Litovio la moskva grandduklando havis tutan serion da bataloj, por „liberigi la slavajn enloĝantojn de la litova grandduklando“, do la okcidenton de la eksa Kieva Regno, de la litova regado. La plej grava evento dum la regado de Ivano tamen estis la jaro 1480, kiam la regno definitive finis la dominadon de la Ora Hordo. Interne li ŝanĝis la heredon de la regno post morto de grandduko, tial ke ne plu pluraj fratoj dividu inter si la regnon, sed nur la plej aĝa estu sola reganto. Per tio signife stabiliĝis la moskva teritorio. Siajn fratojn, kiuj perdis sian regan postenon, li materie kompensis.
Sub la nepo de Ivano, Ivano la Terura, la duklando konkeris la ĥanajn regnojn Kazano kaj Astraĥano. Per tio la duklando ekhavis bordon ĉe la Kaspia Maro kaj iĝis multnacia ŝtato. Ivano la Terura dum la jaro 1547 proklamis sin caro de Rusio, koresponde al la romia rega titolo cezaro. Oficiale la Granda Duklando de Moskvo ekde tiu momento ekhavis la nomon "Carlando de Rusio" (ruse Царство Русское). En okcidenteŭropaj kronikoj oni tamen konservis la antaŭan regnonomon respektive la nomon "Moskvio" (germane Moskowien, angle Muscovy), ĝis la regado de Petro la 1-a de Rusio, nomata Petro la Granda – tiam oni ĝenerale ekuzis la nomon Rusia Imperio.