Granda Elektron-Pozitrona Koliziigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunelo post forigo de LEP. Poste en ĝi oni konstruis na LHC.

Granda Elektron-Pozitrona Koliziigilo (angle Large Electron-Positron Collider aŭ LEP) estas partikla akcelilo, antaŭe uzata en CERN por studi konduton de elementaj partikloj.

Historio

En komenco de la 1980-aj jaroj oni proponis projekton de koliziigilo, kiu koliziigu elektronojn kun iliaj kontraŭpartikloj pozitronoj. La projekto ekhavis nomon Granda Elektron-Pozitrona Koliziigilo. Konstruo komenciĝis en aŭtuno de 1983. Dum kvin jaroj oni fosis en valo de Lemano grandegan ringan tunelon kiu longas 27 kilometrojn kaj estas je 100 metroj profunden de la grundo. La fosado estis tiom preciza, ke kiam la kontraŭaj flankoj de tunelo kuniĝis en 1988, la diferenco inter ili estis nur ĉ. 1 cm. En la tunelon oni metis kvar eksperimentajn aparatojn, ĉiu el kiuj enhavis multegajn partiklajn detektilojn.

La akcelilon oni multfoje rekonstruis por pligrandigo de partiklaj energioj. La plej grandan energion oni atingis je la fino de jaro 2000 - ĉ. 209 GeV. En la sama jaro la akcelilo estis malkonstruita. Nun la saman tunelon oni uzas por pli nova akcelilo - la Granda Hadrona Koliziigilo.

Rezultoj

Elektromagneta resonilo, iam uzata en LEP. Nun ĝi estas en muzeo de CERN

Dum 11 jaroj de eksperimentoj, LEP produktis multajn interesan rezultojn. Plej grava el ili estas studo de W- kaj Z-bosonoj, kiuj respondecas pri malforta nuklea forto. Moderna kompreno de tiu forto aperis ĝuste pro eksperimentoj per LEP. Iuj rezultoj de ili eĉ ebligis hipotezi, ke la malforta kaj elektromagneta forto havas esence saman naturon kaj oni povas unuigi ilin je unu elektromalforta forto. Sekve, vere estas ne kvar fundamentaj fortoj sed nur tri[1].

Notoj kaj referencoj

  1. ЦЕРН. История и настоящее физики элементарных частиц. ruse

Vidu ankaŭ