Granda Inkvizitoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Granda Inkvizitoro (konata ankaŭ kiel "la legendo de la Granda Inkvizitoro"), estas fantazia rolulo riĉa je signifoj, en ĉapitro de la romano "La fratoj Karamazov", de la rusa verkisto Fjodor Dostojevskij.

El tiu legendo emerĝas la aspekto psikologia, antropologia kaj filozofia de Dostojevskij. La rakonto povas esti komprenita kaj analizita ankaŭ ekstere de la romano. En ĝi estas elaboritaj temoj koncernantaj filozofion moralan, filozofion politikan, filozofion de la historio kaj filozofion de la religio.

Premiso[redakti | redakti fonton]

Antaŭ komenci la rakonton, Ivan (unu el la fratoj Karamazov) priskribas prireligiajn poeziajn verkojn de la pasinto en kiuj elstaras ĉielaj “enrompoj” en la vivon de la homoj. La plej sugesta kaj “diakomedia”, laŭ li, estas ruslingva monaĥeca poemeto tradukita el la greko: “Dipatrino tra la tormentoj”, en kiu Madono vizitas kune kun la ĉefanĝelo Mikaelo inferan bolantan lagon, kie estas mergitaj damnitoj kiujn Dio jam forgesis. Tial ŝi, plorante genuiĝinte, pardonpetas al la surtrona Dio por ĉiuj damnitoj, “sendistinge”. Sed Dio montras la plagojn de la vundoj de Jesuo kaj demandas kiel eblas gracii ankaŭ liajn torturantojn; sed ŝi invitas ĉiujn ĉeestantojn (sanktuloj, martiroj, anĝeloj) ekgenuis kune kun ŝi por pardonpeti por ĉiuj “sendistinge”. Ŝi fine obtenas ke ĉiuj damnitoj estos liberigitaj el tormentoj ĉiujare ekde la Sankta Vendredo ĝis Pentekosto; kaj la pekuloj dankas el la abisma profundo.

La legenda intrigo[redakti | redakti fonton]

Ivan Karamazov aldone eldiras al frato Aleksio rakonton okazintan en Hispanio epoke de la "sankta" Inkvizicio.

Post 15 jarcentoj el morto, Mesio revenas al la tero. Neniam li estas menciita laŭnome, nur kiel “Li” li estas nomata. La popolo lin rekonas kaj aklamas savanto, tamen li estas tuj enkarcerigita ordone de la Granda Inkvizitoro. Poste la Inkvizitoro iras karceron por Lin viziti, kaj, komunikinte sian mortokondamnon, Lin riproĉas pro disvastiĝo de konfuzo, pro livero de libero al popolo nekapabla ĝin ĝui, ĉar feliĉa popolo povas esti ne en libera stato, sed subiigita al aŭtoritata povo decidanta anstataŭ li.

Kristo, fakte, per sia mesaĝo donas al la homaro la liberon, kiu tamen tro neeltene pezas por la plej granda parto de homoj; ili, male, bezonas materiajn necesaĵojn rilatajn al la diablaj tentoj kiujn ĝuste Jesuo rifuzis. La granda inkvizitoro eksplikas al Kristo kiel estas bezonata aŭtoritato forta, tiu de mem reprezentita, kiu provizu feliĉon donacante materiajn necesaĵojn al la popolo interŝanĝe kontraŭ de obeo. La libero estas dono konfuziganta.

Inkvizitoro finas la unuvoĉan dialogon komunikante al la kondamnito ke lia ekzekuto okazos morgaŭ kaj ke la popolo pro tio ĝojos, kaj atendas reagon de la kondamnito. Kristo, tamen, silentas, kaj, kiel nura respondo, alproksimiĝas al maljuna inkvizitoro kaj lin kisas “sur la maljunaj vangoj duonmortaj”.

La maljunulo ekskuiĝas. La lipaj anguloj de la buŝo tremvibris; li iras al pordo, ĝin malfermas kaj diras al Li: Forigu kaj ne plu prezentiĝu... ne plu, ne plu!. Kaj li Lin allasas foriri tra la obskuraj urbaj vojoj.

Inkvizitoro restas malkvieta. Tamen Ivan komentas: "... tiu kiso brulas en lia koro, sed la maljunulo ne ŝanĝas opinion”.[1]

Eblaj interpretoj[redakti | redakti fonton]

La rakonto de Ivan respegulas la vidpunkton de la aŭtoro: tiu ĉi opinias certa la ekziston de Dio kaj la justeco de la krista mesaĝo sed samtempe lanĉas pezan akuzon kontraŭ la Katolika Eklezio, kulpa, laŭ Dostoevskij-Ivan Karamazov, ĉar ĝi laŭlonge de la historio ŝanĝiĝis el organizo de fideluloj sekvantaj la dian parolon al sistemo hierarkia-ŝtata kun senmezura aŭtoritata povo. Ĉu li kritikis la teran povon konkretiĝanta en papa ŝtato aŭ en la Eklezia agado por pliefikigi la evangelian anoncon? [2]

Tamen la legendo estis interpretita diversmaniere. Oni vidu tiun de Vasilij Rozanov, kiu unue atribuis grandan signifon al la rakonto.

Famas la legado de Nikolaj Aleksandrovič Berdjaev, kiu interpretis la legendon kiel inviton al la kredo kiu sin fondas sur la libero kaj ne sur abundo de necesaĵoj, kaj kiel kritikon al pozitivismo, al marksismo kaj al katolikismo. Tiu interpreto influis tiujn postajn, inter kiuj memorindas tiu de la itala filozofo Luigi Pareyson. Ne forgesendaj ankaŭ tiuj de rusaj Vladimir Solovjov, Merezkovskij, Sestov, Belyj Ivanov kaj tiuj de David Herbert Lawrence kaj Gyorgy Lukacs.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Berdjaev, Nikolaj. La concezione di Dostoevskij. Trad. Einaudi, Torino:1945,1977,2002.
  • Givone, Sergio. Dostoevskij e la filosofia. Editori Laterza, Bari:1984,2006.
  • Pareyson, Luigi. Dostoevskij. Filosofia, romanzo ed esperienza religiosa.
  • Rozanov, Vasilij. La leggenda del Grande Inquisitore. Marietti, Genova:1989,2008.
  • Franco Cassano en Avvenire 4 marzo 2011, p. 27

Voĉoj kubrilataj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵoj ĉerpitaj el F. Dostoevskij, I fratelli Karamazov (vol.I), Oscar Mondadori (trad. de Nadia Cicognini e Paola Cotta), Milano 1994, p.366
  2. Eble helpas kompreni la penson de Dostoevskij ankaŭ jenaj liaj vortoj: "La sola granda diplomato... - verkis F. Dostoevskij en 1877 - estis grafo Cavour... La itala popolo sin sentas deponprenanto de iu universala ideo kaj kiu tion ne scias, tiu ĝin intuicias. El la scienco kaj el la itala arto ĉiuflanke svarmas tia granda ideo. Nu kion akiris grafo Cavour? Iun malgrandan duarangan regnon, kiu ne gravas en la mondo, senambicia, burĝeca". ([1] Kontraŭ Majstro Ĉerizo). En la rakonto eniras certe ankaŭ iom de la akuzoj de la kristana ortodoksa eklezio kontraŭ katolikismo. Tiu eklezio, tamen, suferis la samajn akuzojn de “terismo” kaj de “uzurpa kaj danĝera” influo, pere de sia evangelia anonco, sur la popolo, pro kio ĝi estis persekutita, ekzemple de marksismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]