Granda Komoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Komoro (Njazidja)
Mapo de Granda Komoro
Mapo de Granda Komoro
autonomous island of the Comoros • vulkaninsulo
Situo Hinda Oceano
Insularo Komora insularo
Geografia situo 11° 42′ S, 43° 15′ O (mapo)-11.743.252361Koordinatoj: 11° 42′ S, 43° 15′ O (mapo) f1
Granda Komoro (Njazidja) (Komoroj)
Granda Komoro (Njazidja) (Komoroj)
DEC
Granda Komoro (Njazidja)
Granda Komoro (Njazidja)

Map

Areo 1 012,9 km² f4
Plej alta loko monto Karthala
2 361 mf5
Ŝtato Komoroj Komoroj
Loĝantaro 345 000
341 loĝ./km²
Ĉefa loko Moroni
La flago de la insulo
La flago de la insulo
vdr

Granda Komoro (france Grande Comore, komore Njazidja) estas la plej granda insulo de la ŝtato Komoroj kaj de la komora insularo.

Geografio

La insulo kovras areon de 1012,9 km² kaj situas proksimume 400 km oriente de Mozambiko.

Granda Komoro geologie estas la plej juna insulo de la arkipelago. Ĝi dominiĝas per la sude de la insulo situanta vulkano Karthala (2361 m), la per kratera diametro de pli ol kilometro havas la plej grandan aktivan per vulkanan krateron de la tero. Ekde la jaro 1857 okazis proksimume dekduo da erupcioj, la lasta erupcio estis en 1977. La kratera lago Niamaouy subtere ligatas al la maro. La nordo estas ŝtona ebenaĵo (La Grille). Agrikulturo tie apenaŭ eblas, ne nur pro la ŝtona grundo, sed ankaŭ pro tre malabunda nesala akvo.

Rimarkindas, ke ĉe la marbordoj de la insulo vivas celakantoformaj fiŝoj.

Loĝantaro

La proksimume 345.000 loĝantoj de la insulo estas posteuloj de arabaj, afrikaj kaj madagaskaraj enmigrintoj kaj parolas lingvon parencan al la svahila, la komoran (Shingazidja). La plej granda urbo de la insulo (ĉ. 60.000 loĝantoj) – kaj samtempe ĉefurbo de la Komoroj – estas Moroni ĉe la okcidenta marbordo.

Historio

Kiam portugalaj maristoj atingis la insulon en la jaro 1500, ĝi estis dividata en dekdu konkurantajn sultanejojn, kiuj tamen havis komunan elektitan gvidanton. Tiun postenon, nomata Sultan Tibé, en la 19-a jarcento interŝanĝe havis la gvidantoj de la sultanejoj Bambao kaj Itsandra. La portugaloj okupis la insulon dum kvin jaroj, sed tiam cedis al la rezisto de la lokuloj kaj malfondis la kolonion.

En 1864 kaj 1871 la armeo de Francio, kiu jam en 1844 estis stariginta unuan armean kaj komercan bazon, armee intervenis en la internajn konfliktojn de la insulanoj. Iom post iom ĝi sen milito sukcesis transformi la insulon al franca kolonio, en 1892 la sultanejoj malfondiĝis.

Post la jaro 1885 la franco Léon Humblot fariĝis iaspeca "blankhaŭta sultano" de la insulo kaj transformis ĝin al speco de privata reĝlando, ĝis en la jaro 1896 li estis malpotencigita pere de la francia kolonia administrantaro.