Granda Monumento Mansudae
El Vikipedio
La Granda Monumento Mansudae estis konstruita por celebri la 70-an naskiĝtagon de Kim Il-sung en aprilo, 1972.
[redakti] Priskribo
Ĝi situas sur Mansua Monteto en Pjongjango antaŭ la Korea Revolucia Muzeo kaj la grandega mozaiko de monto Pektusan. La bronza statuo de la forpasinta Prezidanto Kim estas 20 m alta. Ambaŭflanke de lia statuo estas gigantaj ŝtonaj monumentoj respektive de nordkoreia flago kaj de flago de Korea Laborista Partio.