Granda Moskeo de Halepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korto de la Granda Moskeo
Korto de la Granda Moskeo

La Granda Moskeo de Alepo (arabe: جامع حلب الكبير Ĵami' halab al-kabir) aŭ la umajada Moskeo de Alepo (جامع بني أمية بحلب ĵami' bani umajah bi-halab) estas la plej granda kaj unu el la plej malnovaj moskeoj en la urbo de Alepo, Sirio. Ĝi situas en distrikto Al-Ĵalum de la Malnova Urbo de Alepo.

Ĝi estis monda heredaĵo de Unesko, sed estis detruita dum batalado en la siria civila milito en aprilo 2013.

La moskeo estis supozeble la hejmo de la restaĵoj de Zeĥarja, la patro de Johano la Baptisto. Ĝi estis konstruita en la komenco de la oka jarcento. Tamen, la lasta konstruaĵo datiĝas de la 11a tra 14a jarcentoj. La minareto estis konstruita en 1090.

Bildoj