Granda Moskeo de Kajruano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Granda Moskeo de Kajruano.
Hipostilo kiel preĝejo de la Granda Moskeo de Kajruano, en Tunizio.

La moskeo de Uqba (arabe: جامع عقبة), ankaŭ konata kiel Granda Moskeo de Kajruano (arabe: جامع القيروان الأكبر), estas unu el la plej gravaj moskeoj de Tunizio kaj konsiderata kiel la plej antikva sanktejo de la islama okcidento. Konstruita de Uqba ibn Nafi en 670 (en la 50-a jaro laŭ la islama kalendaro) en la momento de la fondado de la urbo Kajruano, la moskeo okupas surfacon de 9.000 kvadrataj metroj kaj ĝia perimetro atingas 415 metrojn, mezuroj per kiu la Granda Moskeo gajnis gravecon inter la plej ampleksaj temploj de Nordafriko. Ĝi havas preĝejon, grandan korton parte pavimitan el marmoro, kaj minareton el maciza aspekto. Ĝi estas, kune kun la urbo Kajruano, Monda heredaĵo de UNESKO.