Velikij Novgorod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda Novgorodo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Niĵnij Novgorod.
Velikij Novgorod
Великий Новгород ruse
urbo
urbo • urbego • urba distrikto de Rusio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Rusio
Provinco Novgoroda
Distrikto Novgoroda
Fondita 89-aj jarcentoj
Urborajto ekde komenco
Poŝtkodo 173xxx
Aŭtokodo 53
Telefonkodo +78162
Kodo laŭ OKATO (2005) 49401
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 222 594 homoj  (2017)
Loĝdenso 2 471 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 58° 32′ N, 31° 17′ O (mapo)58.52531.275Koordinatoj: 58° 32′ N, 31° 17′ O (mapo)
Alto 25 m
Areo 90,08 km²
Horzono MT
Velikij Novgorod
Velikij Novgorod
Velikij Novgorod (Novgoroda provinco)
Velikij Novgorod (Novgoroda provinco)
DEC
Velikij Novgorod
Velikij Novgorod
Situo de Velikij Novgorod
Velikij Novgorod (Rusio)
Velikij Novgorod (Rusio)
DEC
Velikij Novgorod
Velikij Novgorod
Situo de Velikij Novgorod

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Velikiy Novgorod [+]
vdr
La monumento «Jarmilo de Rusio» kaj laKatedralo Sankta Sofio de Novgorod en la Kremlo de Novgorod

Velikij Novgorod (ruse Великий Новгород), aŭ Novgorodo la Granda, estas urbo en nord-okcidenta Rusio, ĉefurbo de Novgoroda provinco.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 49401.

La oficiala fondojaro de la urbo estas 859, kvankam ĝi supozeble ekzistis ankaŭ pli frue.

Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 859. La Pravda Jaroslava, origine kombinita fare de Jaroslavo la Saĝa, nome la Granda Princo de Kievo, estis koncedita al Granda Novgorodo ĉirkaŭ 1017, kaj en 1054 estis integrigita en la Ruskaja Pravda, kiu iĝis la leĝo por ĉiuj el Kieva Regno. Ĝi pluvivis nur en pli postaj eldonoj de la 15-a jarcento.

La urbo antaŭe estis nomita Novgorod (Новгород) ĝis 1998.

Historio[redakti | redakti fonton]

Novgorodo estas unu el la plej malnovaj urboj de Rusio. Ekde la 8-a jarcento ĝi estis centro de kelkaj loĝlokoj ĉe la lago Ilmen, en la 9-12-a jarcentoj — la unua ĉefurbo kaj poste unu el la plej gravaj centroj de la malnova rusa ŝtato, ĉefurbo de la Novgoroda ŝtato ĝis ĝia subiĝo al la Granda Duklando de Moskvo.

Inter la jaroj 1136 kaj 1478 en Novgoroda ŝtato formiĝis la Novgoroda feŭda respubliko, ŝtatsistemo regata de Veĉeo — kunveno de parto de vira loĝantaro. Vidu en la ĉefartikolo: Novgoroda respubliko.

En 1570 ĉ. du mil loĝantoj estis mortigitaj akuze pri perfido, laŭ ordono de Ivano la Terura.

En 1611-1617 la urbo estis okupita kaj prirabita de svedaj trupoj. Ĉe la fino de la okupado nur kelkcent loĝantoj daŭre loĝis en ĝi.

Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita de naziaj trupoj ekde la 15-a de aŭgusto 1941 ĝis la 20-a de januaro 1944 kaj preskaŭ plene detruiĝis.

En 1951 en la urbo estis trovita la unua betulŝela dokumento, da kiuj estis trovite ĝis 8-a de septembro 2018 entute 1113[1]. La dokumentoj (laŭ enhavo ĉefe personaj kaj aferaj leteroj), skrapitaj sur ŝelo de betulo, enhavas unikajn tekstojn el ĉiutaga vivo de la antikva urbo (11-15-a jarcentoj). Vidu en la ĉefartikolo: Betulŝelaj dokumentoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Velikij Novgorod situas ĉe la rivero Volĥov en 6 km de lago Ilmenj. La rivero disigis la urbon en du parton, la Sofia parto (Софийская сторона) kaj la Torga parto (la Bazara parto, ruse Торговая сторона). Velikij Novgorod troviĝas ĉe la aŭtomobila (sed ne ĉe la fervoja) vojo el Sankt-Peterburgo al Moskvo. La urbo apartenas al la horzono UTC+03, same kiel Moskvo.

En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 Velikij Novgorod havis 61 mil loĝantojn. En jaro 2017 la urbo havis 222,6 mil loĝantojn.

Klimato[2][redakti | redakti fonton]

La klimato de Velikij Novgorod estas modere kontinenta, kun malvarmaj neĝaj vintroj kaj modere varmaj someroj. Vintro daŭras ekde mezo de novembro ĝis frua aprilo, ĝia averaĝa temperaturo estas −10 °C, la temperaturo ofte estas pli malalta ol −24 °C, kutime ekde malfrua januaro ĝis komenco de februaro. Printempo venas dum ĉirkaŭ unua semajno de aprilo, kiam la neĝo degelas kaj fiksiĝas pozitiva temperaturo, la averaĝa temperaturo en aprilo estas proksimume + 3.5 °C. Someroj estas modere varmaj, kvankam junio kaj aŭgusto estas relative malvarmetaj monatoj, la averaĝa temperaturo en julio estas +17.3 °C. Aŭtuno estas relative milda kaj longa, vintro venas nur en mezo de novembro.

Velikij Novgorod[3] Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp.C) −6 −5 0 8 17 21 22 21 15 8 1 −3 −4,7 8,3 21,3 8 8,3
Averaĝa temp.C) −9,2 −8,2 −3,3 3,7 11,6 15,7 17,3 15,5 10,3 5,0 −0,8 −5,9 −7,8 4 16,2 4,8 4,3
Averaĝa plej malalta temp.C) −12 −12 −7 0 7 10 12 11 7 2 −3 −9 −11 0 11 2 0,5
Absoluta plej alta temp.C) 6 6 13 26 29 32 34 34 29 22 13 10 10 26 34 29 32
Absoluta plej malalta temp.C) −45 −39 −32 −24 −8 −3 1 −2 −10 −21 −26 −41 −45 −32 −3 −21 −45
Precipitaĵoj (mm) 29 22 29 33 37 62 71 71 60 51 49 36 87 99 204 160 550


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Sankta Sofia en Velikij Novgorod

Novgorod konservas kelkajn specimenojn de la antikva rusa konstruarto. La plej elstara inter tiuj estas la katedralo de Sankta Sofia, kies konstruo komenciĝis en 1045. La katedralo estas ene de la urba Kremlo (fortikaĵo), kies nunaj muroj estis konstruitaj en la 15-a jarcento.

Kontraŭ la suda parto de la Kremlo, sur la alia bordo de la rivero Volĥov situas la Korto de Jaroslav, kiu estas granda komplekso de historiaj konstruaĵoj.

En la suda antaŭurbo de Velikij Novgorod situas la monaĥejo Jurjev, fondita en 11-a jarcento.

Inter la pli modernaj vidindaĵoj plej famas la monumento Jarmilo de Rusio (1862).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. На раскопе Дубошин-II найдена грамота №1113, содержащая семь строк Arkivigite je 2019-04-01 per la retarkivo Wayback Machine // 10-a de septembro 2018
  2. Ĉi tiu subsekcio estis tradukita el la respektiva subsekcio de la rusa vikipedio.
  3. Научно-прикладной справочник по климату СССР. — Ленинград: Гидрометеоиздат, 1988. — Т. серия 3. Многолетние данные. — 692 с. — 520 экз.