Granda Palaco de Kremlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Palaco de Kremlo
Большой Кремлёвский дворец
palacovidindaĵo • rekonilo
Bazaj datoj
Konstrustilo novbizanca arkitekturo • novrusa arkitekturo vd
Arkitekto Konstantin Thon vd
Estiĝo 1838
Malfermo 1849
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Tverskoj
Situo
Geografia situo 55° 45′ 0″ N, 37° 36′ 57″ O (mapo)55.7537.615833333333Koordinatoj: 55° 45′ 0″ N, 37° 36′ 57″ O (mapo)
Granda Palaco de Kremlo (Moskvo)
Granda Palaco de Kremlo (Moskvo)
DEC
Granda Palaco de Kremlo
Granda Palaco de Kremlo
Situo de Granda Palaco de Kremlo
Map
Granda Palaco de Kremlo
Parto de Kremlo vd
Retejo http://www.kreml.ru/en/main/kremlin/buildings/BKD
vdr

La Granda Palaco de Kremlo (ruse Большой Кремлёвский дворец) estas la oficiala rezidejo de la prezidento de Rusio. Ĝi situas en la sudoriento de la Kremlo de Moskvo, sur pinarba monteto.

La Granda Palaco de Kremlo en la nuna aspekto datas de la periodo 1838–1850, kiam ĝi estis starigita laŭ iniciato de Nikolao la 1-a inter 1838 kaj 1850, en la sama loko kie staris malnova palaco de la princo Ivano la Tria de Moskvo, de la 15-a jarcento, kaj de la palaco de la imperiestrino Elizabet la 1-a, de la 18-a jarcento. Ĝin dizajnis aro da arkitektoj sub la gvido de Konstantin Thon, kiu emfazis la grandecon kaj potencon de la rusa aŭtokratio. Konstantin Thon ankaŭ estis la arkitekto de la Kremla Armilejo kaj la Katedralo de Kristo Savinto.

Ĝi mezuras 125 metrojn longe, kun alteco de 44 m. Ĝi havas 700 ejojn, inkluzive de pluraj antikvaj ĉambroj de la caroj kaj la palacaj preĝejoj.