Granda Palaco de Kremlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Granda Palaco de Kremlo (ruse Большой Кремлёвский дворец) estas la oficiala rezidejo de la prezidento de Rusio. Ĝi situas en la sudoriento de la Kremlo de Moskvo, sur pinarba monteto.

La Granda Palaco de Kremlo en la nuna aspekto datas de la periodo 1838–1850, kiam ĝi estis starigita laŭ iniciato de Nikolao la 1-a inter 1838 kaj 1850, en la sama loko kie staris malnova palaco de la princo Ivano la Tria de Moskvo, de la 15-a jarcento, kaj de la palaco de la imperiestrino Elizabet la 1-a, de la 18-a jarcento. Ĝin dizajnis aro da arkitektoj sub la gvido de Konstantin Thon, kiu emfazis la grandecon kaj potencon de la rusa aŭtokratio. Konstantin Thon ankaŭ estis la arkitekto de la Kremla Armilejo kaj la Katedralo de Kristo Savinto.

Ĝi mezuras 125 metrojn longe, kun alteco de 44 m. Ĝi havas 700 ejojn, inkluzive de pluraj antikvaj ĉambroj de la caroj kaj la palacaj preĝejoj.

Ŝablono:LigoLeginda