Granda Placo (Bruselo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Granda Placo de Bruselo estas la ĉefa placo de la ĉefurbo de Belgio. Ĝi estas ĉirkaŭata de interalie urbodomo kaj pluraj gildaj domoj. La placo estas konsiderata de diversaj homoj, interalie de Victor Hugo, kiel la plej bela de la tuta mondo.

La Granda Placo de Bruselo listiĝis en 1998 sur la listo de Monda Heredaĵo de Unesko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1523, la unuaj protestantaj martiroj, Henri Voes kaj Jean Van Eschen, tie estis bruligitaj de la hispana Inkvizicio. La 13-an de aŭgusto 1698 plej multaj lignaj domoj estis detruitaj dum bombado de la urbo de la trupoj de François de Neufville de Villeroy. Nur la turo de la urbodomo kaj kelkaj brikaj muroj rezistis la bombojn. La domoj ĉirkaŭe estis rekonstruitaj fare de diversaj kooperacioj. En la domo de la kooperacio de bierfaristoj hodiaŭ troviĝas muzeo de belgaj bierfaristoj.

Brussel grote markt 360.jpg