Granda Regiono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Granda Regiono estas teritorio kuniganta Lorenon, Luksemburgon, Rejnlando-Palatinaton, Sarlandon, la valonan regionon kaj la Franclingvan plus Germanlingvan Komunumon de Belgio. Ĝi lokiĝas inter la riveroj Rejno, Mozelo, Saro kaj Mozo. La Granda Regiono celas plibonigi la politikan kaj ekonomian kunlaboron. Ĝi estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo por 2007.

Kelkaj nombroj [redakti]

La tuta areo de la Granda Regiono estas 65 401 km² kun entute ĉirkaŭ 11.3 milionoj da loĝantoj. Proksimume 120 000 personoj el la Granda Regiono loĝas en unu, sed laboras en alia ŝtato de la regiono; inter tiuj 75 procentoj havas sian laboron en Luksemburgio.