Granda Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de la eŭropa regiono Sar-Lor-Luks (Sarlando-Loreno-Luksemburgio), nomata "Granda Regiono"

La eŭropa regiono Sar-Lor-Luks (Sarlando-Loreno-Luksemburgio), ekde la jaro 2000 pli kaj pli simple nomata Granda Regiono germane Großregion, france Grande Région), estas teritorio kuniganta Lorenon, Luksemburgion, Rejnlando-Palatinaton, Sarlandon, la valonan regionon kaj la Franclingvan plus Germanlingvan Komunumon de Belgio. Ĝi lokiĝas inter la riveroj Rejno, Mozelo, Saro kaj Mozo. La Granda Regiono celas plibonigi la politikan kaj ekonomian kunlaboron kaj estas unu el la formalaj eŭropaj regionoj ene de la Eŭropa Unio. La regionego estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo de 2007.

Kelkaj nombroj

La tuta areo de la Granda Regiono estas 65 401 km² kun entute ĉirkaŭ 11.3 milionoj da loĝantoj. Proksimume 120 000 personoj el la Granda Regiono loĝas en unu, sed laboras en alia ŝtato de la regiono; inter tiuj 75 procentoj havas sian laboron en Luksemburgio.


Ŝablono:Ĝermo-geografio