Granda Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Serbio
Historio-geografia regiono
iredentismo • great homeland [+]

LandoSerbio



Vikimedia Komunejo:  Greater Serbia [+]
vdr
Mapo de la serbaj popoloj laŭ franca mapo de 1862

Granda Serbio (serbe: Velika Srbija / Велика Србија) estas la politika koncepto kiun kelkaj serbaj iredentistaj naciistoj volus por Serbio, tio estas politika unuigo de ĉiuj serbokroataj landoj: nome Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Nord-Makedonio, kaj Kroatio.

Ĉi tiu projekto realiĝis per Jugoslavio post la Unua mondmilito, sed hodiaŭ ĝi estas denove studenda kaj disputata post la dissolvo de Jugoslavio. Tamen la ŝancoj por realigi tion ege malmultas, ĉar la internacia komunumo jam akceptis la nunaj limoj. La ununuraj areoj kie tiu ideo gravus, estus la serbaj partoj de Kosovo kaj la Serba Respubliko de Bosnio, kie la rilatoj kaj alproksimiĝoj al la aktuala Serbio pluas.