Granda Viktoria-Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Viktoria-Dezerto
NASA-satelitfoto, Granda Viktoria-Dezerto estas en la centro de la bildo, norde de Nularba Ebenaĵo.
NASA-satelitfoto, Granda Viktoria-Dezerto estas en la centro de la bildo, norde de Nularba Ebenaĵo.
NASA-satelitfoto, Granda Viktoria-Dezerto estas en la centro de la bildo, norde de Nularba Ebenaĵo.
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • bioregiono • IBRA bioregion [+]

Supermara alteco353 m [+]
Koordinatoj29° 9′ 8″ S, 129° 15′ 35″ O (mapo)-29.152222222222129.25972222222Koordinatoj: 29° 9′ 8″ S, 129° 15′ 35″ O (mapo)
Areo424 400 km² (42 440 000 ha) [+]

Granda Viktoria-Dezerto (Tero)
Granda Viktoria-Dezerto (Tero)
Situo de la ekoregiono. La IBRA-regionoj, kun Granda Viktoria-Dezerto ruĝe.
Map
Granda Viktoria-Dezerto
Vikimedia Komunejo:  Great Victoria Desert [+]
vdr

Granda Viktoria-Dezerto estas senfrukta kaj malabunde loĝita dezerta areo de suda Aŭstralio.

Situo kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

Granda Viktoria-Dezerto estas la plej granda dezerto en Aŭstralio [1] kaj konsistas el multaj malgrandaj sablomontetoj, herbejo-ebenaĵoj, areoj kun plenplena surfaco de ŝtonetoj kaj salakvaj lagoj. Ĝi larĝas (okcidenten ĝis orienten) pli ol 700 kilometrojn kaj kovras areon de 424 400 kvadrataj kilometroj ekde la Orienta Ormina Regiono de Okcidenta Aŭstralio ĝis la Gavler-Montaro en Suda Aŭstralio. La ekoregiono mali-eŭkaliptaj duonarbaroj kaj arbedaroj troviĝas en la okcidento, Malgranda Sablodezerto en la nordokcidento, Gibson-Dezerto kaj la centr-altaĵaj kserofitaroj en la nordo, Tirari-Dezerto kaj Sturt-Ŝtondezerto en la oriento, dum la senarb-ebenaĵaj kserofitaroj en la sudo apartigas ĝin de Suda Oceano. Meza jara precipitaĵo estas malalta kaj neregula, intervalanta ekde 200 ĝis 250 mm. Fulmotondroj estas relative oftaj en Granda Viktoria-Dezerto, kun meznombro de 15 - 20 fulmotondroj jare. Someraj tagtemperaturoj intervalas ekde 32 ĝis 40  dum en vintro, ili malpligrandiĝas al 18 ĝis 23  .

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En multe da la regiono, la plimulto de homoj vivantaj en la areo estas Aborigenoj. Junaj indiĝenaj plenkreskuloj de la Granda Viktorio-Dezerto-regiono laboras en la Wilurarra Creative-programoj por konservi kaj evoluigi sian kulturon [2].

Preskaŭ neniu terkultivada agado estas farita en tiu senpluva dezerto kiu estas plejparte neloĝata. Homa agado inkluzivis iun minadon kaj nuklean testadon dum hodiaŭ la dezerto estas enloĝita per malsamaj grupoj de aborigenoj inkluzive de la kogara, la mirning kaj la pitjantjatjara. Malgraŭ ĝia izola loko la Granda Viktoria-Dezerto estas disigita per tre krudaj trakoj inkluzive de la aŭtovojo Connie Su kaj de la aŭtovojo Anne Beadell.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1875, brita esploristo Ernest Giles iĝis la unua eŭropano se temas pri transiri la dezerton. Li nomis la dezerton post la tiam-reganta brita monarko, Viktoria. En 1891, la ekspedicio de David Lindsey vojaĝis trans tiu areo de la nordo ĝis la sudo. Tiu de Frank Hann serĉis oron en tiu areo inter 1903 kaj 1908. Len Beadell esploris la areon en la 1960-aj jaroj.

Medio[redakti | redakti fonton]

Serpentaj Lagoj, Suda Aŭstralio, 2011.

Granda Viktoria-Dezerto estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj samnoma IBRA-regiono en la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio.

Ĉar tiu areo neniam estis uzita por agrikulturo, la vivejoj restas plejparte neinfluitaj dum partoj de la dezerto estas naturprotektejoj inkluzive de Mamungari Conservation Park (antaŭe konata kiel Unnamed Conservation Park) en Suda Aŭstralio, granda areo de netuŝita senpluva zono de sovaĝejo kiu posedas kulturan signifon kaj estas unu el la dek kvar tutmondaj biosferaj rezervejoj en Aŭstralio [3].

Vivejo ankaŭ estas konservita en la granda aborigena loka administracio-areo de Anangu Pitjantjatjara Yankunytjatjara en Suda Aŭstralio kaj en la Naturrezervejo de Granda Viktoria-Dezerto de Okcidenta Aŭstralio. La atombomboprovoj realigitaj fare de Britujo ĉe Maralinga kaj Emu Field en la 1950-aj jaroj kaj fruaj 1960-aj jaroj forlasis areojn kontaminitajn kun plutonio-239 kaj alia radioaktiva materialo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Nur la plej rezistemaj el la plantoj povas transvivi en la plimulto de tiu medio. Inter la sablokrestoj ekzistas areoj de arbarkovrita stepo konsistanta el Eucalyptus gongylocarpa, Eucalyptus youngiana kaj mulga-arbedoj (Acacia aneura) dissemitaj en areoj de rezistemaj spinifeksaj poacoj precipe Triodia basedowii.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Faŭno adaptata al tiuj severaj kondiĉoj inkludas malmultajn grandajn birdojnmamulojn sed la dezerto subtenas multajn specojn de lacerto inkluzive de la vundebla Egernia kintorei (skinkedoj) kaj de kelkaj malgrandaj marsupiulo kiaj Sminthopsis psammophila kaj la vundebla Dasycercus cristicauda. Unu maniero pluvivi ĉi tie estas tuneli en la sablojn, kiel faras iom da dezerto-bestoj, inkluzive de la endanĝerigata Notoryctes typhlops (marsupiuloj) kaj Litoria platycephala (anura). Birdoj inkludas Aphelocephala pectoralis (Acanthizidae) trovata ĉe la orienta rando de la dezerto kaj Leipoa ocellata (megapodedoj) de Mamungari Conservation Park. Predantoj de la dezerto inkludas la dingon (kiam la dezerto estas norde de la Dinga Barilo) kaj du grandajn varanojn, la gigantan varanon (Varanus giganteus) kaj la sablo-varanon (Varanus gouldii).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]