Granda Vojo (Madrido)
La Granda Vojo hispane Gran Vía estas unu el la ĉefaj stratoj de Madrido (Hispanio). Ĝi komenciĝas en la strato Alkalao kaj finiĝas en la Placo de Hispanio. Ĝi estas grava mejloŝtono de la urbo ekde la komerca, turisma kaj libertempa vidpunktoj. En tiu lasta aspekto ĝi famas pro ĝiaj kinejoj, kvankam dum la lastaj jaroj kelkaj el ili fermiĝis kaj aliaj sukcese konvertiĝis al muzika teatro, pro kio la sekcio inter la Placo Kajao kaj la Placo Hispanio estas konata kiel la madrida broadway. La sekcio inter la Reto de Sankta Ludoviko kaj la Placo Kajao gastigas multnombrajn butikojn de internaciaj mod-ĉenoj. Granda Vojo estas sendube unu el la lokoj plej vizitataj de turistoj pro la diverseco: vendejoj, hoteloj, librovendejoj, restoracioj, trinkejoj, placoj kaj el ĝi alireblas al aliaj gravaj stratoj de la madrida urbocentro.

